zombi/o

zombio

1.
Figuro de duonviva korpo aŭ sorĉita kadavrofantomo aganta sen propra konscio, ordinare danĝera: Ĉarlz Menson kvazaŭ zombio eliris el la aŭto, malsupreniris de sur la monteto, transsaltis la malaltan barilon kaj alproksimiĝis al la fenestroj [1].
2.
KOMP(ĵargone) Procezo aŭ programo, kies finiĝon la sistemo ne registris, lasante ĝin „duonviva“, daŭre penda: la kerno provizas informojn pri la statoj de eroj en ĝia procezotabelo (ekzemple rulanta, haltigita aŭ zombia) [2].
1. A. Profi, [trad. Mevo?]: Romano Polanski, Art-mozaiko, 2003-04, numero 12a
2. -: Package: base-files Description..., [vidita en 2007-03]
angle:
zombie
beloruse:
зомбі
france:
zombi, zombie
germane:
Zombie
hungare:
zombi
itale:
zombie, morto che cammina
katalune:
zombi
nederlande:
zombie
svede:
1. zombie

zombia

Simila al zombio, precipe aganta sen klara konscio aŭ memrego, kvazaŭ sub ekstera komando: mi finfine alvenis la junulargastejon matene la 29-an en sufiĉe zombia stato [3].
3. B. A. Bojesen: Interstacia Semajnebrio, inter ni dirite, 2005, numero 1a
angle:
zombielike
hungare:
zombi
itale:
zombesco
katalune:
zombi, de zombi(s)
nederlande:
zombie-

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.