8Venezuel/o PIV1

8Venezuelo RLN (VE)

GEOGPOL Sudamerika ŝtato, limanta al Kolombio, Brazilo, Gujano kaj Atlantiko: Venezuelo […] estas unu el la plej petrolriĉaj landoj de la mondo, demokratie regata dum pli ol kvar jardekoj [1]; tiuj, kiuj en Venezuelo havas afrikdevenajn prapatrojn, ne ŝatas hamakojn kaj preferas alispecan kuŝejon [2]; la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo [3].
1. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
2. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
3. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
angle:
Venezuela
beloruse:
Вэнэсуэла
bulgare:
Венецуела
ĉeĥe:
Venezuela
france:
Venezuela, Vénézuéla
germane:
Venezuela
hispane:
Venezuela
hungare:
Venezuela
indonezie:
Venezuela
japane:
ベネズエラ
katalune:
Veneçuela
nederlande:
Venezuela
norvege:
Venezuela
pole:
Wenezuela
portugale:
Venezuela
slovake:
Venezuela
ukraine:
Венесуела
volapuke:
Venesolän

venezuela

Rilata al la ŝtato Venezuelo: Marakajbo […] estas konektita al la Venezuela Golfo per 55 km-a markolo je la norda rando de la lago [4].
angle:
Venezuelan
beloruse:
вэнэсуэльскі
france:
vénézuélien, vénézuélienne (adj.)
germane:
venezolanisch
nederlande:
Venezolaans
ukraine:
венесуельський
volapuke:
Venesolänik

venezuelano

Civitano de Venezuelo: la britoj ne apogis la venezuelanojn kaj nur premis al Hispanio por atingi permeson al komerco libera kun ties kolonioj [5].
angle:
Venezuelan
beloruse:
вэнэсуэлец
france:
Vénézuélien, Vénézuélienne (subst.)
germane:
Venezolaner, Venezolanerin
hispane:
venezolano, venezolana
nederlande:
Venezolaan
portugale:
venezuelano, venezuelana
ukraine:
венесуелець
volapuke:
Venesolänan

administraj notoj