10Gujan/o, Gvajan/o
GujanoRLN , Gvajano (GY)

Ŝtato
en la nordo de Sudameriko;
limanta kun
Venezuelo,
Brazilo,
Surinamo kaj
Atlantiko:
la programo estis jam ratifita por Benino, Bolivio, Burkino, Honduro,
[…] kaj ĝis la fino de la jaro 2000 ĝi validos ankaŭ por Ĉado,
Gambio, Gujano, Gvineo
[1];
Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko
krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de
Sud-Ameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj
Surinamo (nederlandlingva)
[2].
1.
Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en
Prago, Monato, 2001/01, p. 12
2. Vikipedio, Latinameriko
2. Vikipedio, Latinameriko
- angle:
- Guyana
- beloruse:
- Гаяна
- bulgare:
- Гвиана
- ĉine:
- 圭亚纳 [guīyànà], 圭亚那 [guīyànà]
- france:
- Guyane
- germane:
- Guyana
- indonezie:
- Guyana
- japane:
- ガイアナ
- katalune:
- Guyana, República de Guyana
- nederlande:
- Guyana
- pole:
- Gujana, Kooperacyjna Republika Gujany
- portugale:
- Guiana
- ukraine:
- Ґайана
10 Franca Gujano PIV2 , Franca Gvajano (GF)

Franca dependa teritorio
en la nordo de Sudameriko
kun ĉefurbo Kajeno; limanta kun
Surinamo,
Brazilo kaj
Atlantiko:
Diabloinsulo […]servis kiel punlaborejo de Francio, la cirkonstancoj
en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de
Franca Gujano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio
[3];
Kajena pipro estas muelita sekigita kapsiketo, kiu estas uzata en la kuirarto
kiel spico, […] nomita laŭ la ĉefurbo de Franca Gvajano, Kajeno
[4].
Rim.:
La ĵurnalo Monato antaŭe uzis ankaŭ la nomon „Franca Gviano“.
[SC]
- angle:
- French Guiana
- beloruse:
- Француская Гвіяна
- bulgare:
- Френска Гвиана
- ĉine:
- 法属圭亚纳 [fǎshǔguīyànà], 法属圭亚那 [fǎshǔguīyànà]
- france:
- Région Guyane
- germane:
- Französisch-Guayana
- indonezie:
- Guyana Prancis
- katalune:
- la Guaiana Francesa
- nederlande:
- Frans Guyana
- pole:
- Gujana Francuska
- portugale:
- Guiana Francesa