vav/o [1]
vavo
- 1.
- Nomo de la 6a litero en diversaj alfabetoj ŝemidaj: kvankam en la moderna alfabeto araba vavo estas la litero 27a, ĝi plu havas la praan ciferan valoron 6; inter la sonvaloroj de vavo menciindas /w/, /v/, /u/, /o/.
- 2.
- (evitinde) PIV1
vuoRim.: La uzo de „vavo“ por W estas konfuza. Ne nur la ŝemidaj literoj havas aliajn formojn kaj sonvalorojn, sed ankaŭ en jido al vuo respondas alia litero, „la duobla vavo“ (װ ‐ unikode u+05F0; ekz-e װער /ver/, „kiu“); dum vavo (ו) aperanta, ekz-e, en דו /du/, „ci“, respondas al U. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 1. waw
- beloruse:
- 1. ваў (літара) 2. дубльвэ
- ĉeĥe:
- dvojité v, w
- france:
- 1. vav
- germane:
- 1. waw
- japane:
- ダブリュー
- pole:
- w
- ruse:
- 1. вав
- slovake:
- dvojití v, w
- ukraine:
- дубльве
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119