uskl/o

usklo, uskleco

KOMPTIP
(pri litero, vorto) En la eŭropaj alfabetoj, la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalaj literoj: ŝanĝi uskl(ec)on de vorto; (en stilgvidilo) temas pri la uzo de interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj, ktp [1]; multaj alfabetoj de la mondo ne distingas inter diversaj uskloj [2]. mi rimarkis novan por mi vorton (tute PIVan) „uskleco”, eltiritan el la komparo de „majusklo” / „minusklo” [3].
1. Roel Haveman: Terminareto pri tradukado
2. Vikipedia diskuto
3. Pierre Grollemund: Vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo, Monato, 2017/03, p. 24-25
angle:
case (of a letter, word)
beloruse:
рэгістар (літары, слова)
ĉeĥe:
vlastnost být velké nebo malé písmeno
finne:
aakkoslaji (”kirjainkoko”: ABC abc)
france:
casse (d'un caractère)
germane:
Groß-/Kleinschrift
hungare:
kis- vagy nagybetűs írásmód
japane:
大文字小文字の区別 [おおもじこもじのくべつ]
nederlande:
kast (v.e.letter)
portugale:
caixa (de um caráter)
ruse:
регистр (буквы, слова)
slovake:
vlastnosť byť malé alebo veľké
ukraine:
велика або мала буква

nomuskla

TIPKOMP
Skribita kun granda komenclitero, havanta la usklon tipan por la nomoj propraj: la ĉeĥa litero ch estas majuskle CH kaj nomuskle Ch; en la iks-surogato la vorto ĉiuĵaŭde havas la majusklan formon CXIUJXAUXDE, kaj nomuskle iĝas Cxiujxauxde; en la redaktilo „Emakso“ majuskligon plenumas la komando M-u, kaj nomuskligon, M-c.
angle:
title case
beloruse:
напісаны зь вялікай літары
finne:
versaalialkuinen, isoalkukirjaiminen
hungare:
nagy kezdőbetűs
ruse:
(написанный) с прописной буквы

senuskla, unuuskla

TIPKOMP
Karakterizo de alfabetoskribsistemo kiu ne distingas usklojn (alivorte, ne distingas minusklojn kaj majusklojn): la skriboj araba, devanagara, hebrea, kartvela estas senusklaj.
angle:
unicase, unicameral
beloruse:
без адрозьненьня рэгістраў літараў

administraj notoj

nom~a: Mankas fontindiko.
nom~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a, unu~a: Mankas fontindiko.
sen~a, unu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.