ursed/oj

ursedoj

ZOO
Familio el la ordo rabobestoj (Ursidae): en Ĉinio troviĝas tri subspecioj de la tibeta griza urso el la […] familio de ursedoj, t.e., la nordorienta bruna urso, kiu vivas en la Nordoriento de Ĉinio, la tibeta griza urso, kiu vivas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo kaj en Ĉinghaj, Gansu kaj la okcidenta parto de Siĉŭan, kaj la himalaja bruna urso, kiu vivas en Tibeto kaj Ŝinĝjang [1]; la koalojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj, fakte ankaŭ la koalinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de la aliaj marsupiuloj [2].
beloruse:
 мядзьведзевыя (сям'я)
ĉeĥe:
 medvědovití
finne:
 karhut (nisäkäsheimo)
france:
 ursidés
germane:
 Bären (Familie)
hungare:
 medvefélék
itale:
 ursidi (sc. naturali)
katalune:
 úrsids
latinece:
Ursidae
nederlande:
 grote beerachtigen
pole:
 niedźwiedziowate
portugale:
 ursídeos
ruse:
 медвежьи (семейство), медведи (семейство)
svede:
 björnar (familj)

administraj notoj