turne/i PIV1
turnei
(ntr)
-
Vojaĝi aŭ
rondvojaĝi de loko al loko prezentante spektaĵojn, artaĵojn:
malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo
[1];
unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado
[2];
ŝi turneis kun sia nacia teamo en malproksimaj urboj de nia lando
[3].
gasti2, rondvojaĝi
1.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Muzika terminaro
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a, p. 289a
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko, 2006
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a, p. 289a
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko, 2006
- angle:
- tour (theatrical)
- beloruse:
- рабіць турнэ
- ĉeĥe:
- hrát na turné
- ĉine:
- 觀光 [guānguāng], 观光 [guānguāng], 巡回 [xúnhuí], 巡迴 [xúnhuí], 出游 [chūyóu], 出遊 [chūyóu]
- france:
- faire une tournée (spectacles)
- germane:
- auf Tournee gehen
- hungare:
- turnézik
- katalune:
- fer una gira
- nederlande:
- een tournee maken, op tournee gaan
- pole:
- być w turnee, mieć turnee, odbywać turnee
- portugale:
- fazer uma turnê
- ruse:
- делать турне
- slovake:
- hrať na turné
turneo


- Vojaĝo de artista grupo por prezenti spektaĵojn en diversaj lokoj: la sukceso de la festivaloj kuraĝigis la organizadon de turneoj de unuopaj teatraj trupoj en aliaj landoj [4]; en ĉiu urbo la sama scenaro, post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio [5]; ni menciu interalie s-ron Jan Duda, ĉeĥa violonisto, kiu kun Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro faris turneon en pli ol 20 urboj tra Japanio [6].
4.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Muzika terminaro
6. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Muzika terminaro
6. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
- angle:
- tour (theatrical)
- beloruse:
- турнэ
- ĉeĥe:
- turné, umělecký zájezd
- ĉine:
- 觀光 [guānguāng], 观光 [guānguāng], 之行 [zhīxíng]
- france:
- tournée (spectacles)
- germane:
- Tournee
- hungare:
- turné, előadókörút
- katalune:
- gira
- nederlande:
- tournee
- pole:
- turnee
- portugale:
- turnê
- ruse:
- турне
- slovake:
- turné, umelecký zájazd
- ukraine:
- турне, ґастроль, ґастрольна поїздка