triktrak/o PVEF

triktrako

SPO
1.
Ĝenerala nomo por ĉiu el kelkdeko da esence similaj surtablaj ludoj1, en kiuj du ludantoj movas ludpecojn sur tabulo, dismarkita per longaj fakoj, laŭ poentoj akiritaj per ĵetkuboj: [Prifosante la Forbruligitan urbon en Irano la arkeologoj trovis] la plej antikvan (2600–2450 a.K.) kompleton por triktrako el ludtabulo kun 4 ĵetkuboj kaj 27 ludpecoj [1].
2.
Triktraka ludo populara en la antikva Romo: La preferata distraĵo de Klaŭdio estis ludi triktrakon MJA .
3.
Iu el pluraj aziaj specoj de triktrako, tradiciaj en la Okcidenta kaj Centra Azio, Kaŭkazio, Balkanio, Rusio: Triktrako estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en la Persa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano [2].
4.
Iu el mezepokaj adaptaĵoj de araba triktrako, disvastiĝintaj en Eŭropo tra Hispanio post la 9ª jc kajaŭ importitaj dum la krucmilitoj: Don Gaiferos forĵetas de si la tabulon de la triktrako [3].
Rim.: En pluraj okcidentaj lingvoj (i.a. en la lingvoj angla kaj franca) la nomo de tiaj ludoj (nun ne plu ludataj) estas uzata kiel ĝenerala nomo de ĉiaj ludoj triktrakaj (do, samkiel triktrako1).
5.
Specifa triktraka ludo tiunoma (fakte, ĝi havis plurajn variantojn), kiu estis populara en Francio kaj ĉirkaŭaj landoj en la 17ª–19ª jarcentoj.
6.
Simpligita triktrako estiĝinta en Irlando kaj Britujo en la 17ª jc, kiu nun estas la sola aŭ almenaŭ la plej ofta formo de triktrako plu ludata en la okcidentaj landoj: li ŝatis ludi kun mi triktrakon kaj damojn [4]; usona mod-ilustristo, desegnis sian edzinon ludantan triktrakon en la kelo de sia hejmo dum aerataka alarmo [5]. SIN:bakgamono
1. Vikipedio, Ŝahr-e Suĥteh
2. Vikipedio, Sporto en Azerbajĝano
3. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2ª, ĉapitro 26ª, p. 541ª
4. A. Conan Doyle, tr. Trevor Steele: La kvin oranĝsemoj, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Aspekti riĉe nun aspektas nebone
angle:
backgammon 1. tables game 4. tables game 5. trictrac 6. backgammon
armene:
3. նարդի
azerbajĝane:
3. nərd
beloruse:
трыктрак
bulgare:
табла
ĉine:
双陆棋 [shuānglùqí], 雙陸棋 [shuānglùqí], 十五子棋 [shíwǔzǐqí]
france:
backgammon, jacquet (jeu), trictrac 1. jeu de tables 4. jeu de tables 5. trictrac 6. backgammon
germane:
1. Wurfzabel, Puff 3. Puff 5. Tric Trac 6. Backgammon
greke:
1. τάβλι 3. φεύγα
hispane:
4. las tablas
hungare:
triktrak
japane:
トリックトラック, バックギャモン
katalune:
jaquet, tric-trac, backgammon
latine:
1. nerdiludium 2. ludus duodecim scriptorum, XII scripta
pole:
backgammon, tryk trak, tryktrak, trik trak, triktrak
portugale:
triquetraque
ruse:
1. нарды 2. игра «12 линий», дуодецим (древнеримская игра) 3. нарды, длинные нарды 5. триктрак 6. короткие нарды
ukraine:
триктрак (гра)

administraj notoj