ĵuri/o SPV

ĵurio

1.  
JUR Aro da simplaj civitanoj elektitaj por verdikti en tribunalo pri la kulpeco de akuzito, apogante sin nur sur la decido de sia konscienco: la ĵurio verdiktas nur pri la fakto, la juĝistoj decidas pri la leĝa puno.
2.
BELASPO Grupo de homoj komisiita por aljuĝo de poentoj, de premio, de rango en konkurso: la ĵurio havis malfacilan taskon por aljuĝi premiojn [1].
1. M. Komarnicka: Vroclavo kantas esperantajn kantojn, Zagreba Esperantisto, 2014-05-28
angle:
jury
bulgare:
жури
france:
jury
germane:
Jury
greke:
ένορκος
hebree:
חבר מושבעים
hispane:
jurado
hungare:
esküdtek, ülnökök
indonezie:
juri
itale:
giuria
katalune:
jurat
nederlande:
jury
perse:
هیئت منصفه
pole:
ława przysięgłych, jury
portugale:
1. júri (de processo judicial) 2. júri (de concurso)
ruse:
присяжные, жюри присяжных

ĵuriano

JUR Membro de ĵurio: asiza ĵuriano PIV2
france:
juré (membre de jury)
indonezie:
anggota juri
itale:
giurato
katalune:
jurat (membre d'un jurat)
perse:
عضو هیئت منصفه
pole:
ławnik, członek ławy przysięgłych , juror, członek jury
portugale:
jurado

administraj notoj

~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.