tinit/o

tinito

MED
Simptomo manifestiĝanta en percepto de bruo (ekz-e fajfado) ne kaŭzita de ekstera sonfonto: mi estas malsana, suferas pri ege ĝena tinito, altega kolesterolo kaj altega sangopremo [1]; oni devus raporti pri la atakoj de tinito laŭ kvar parametroj: loko, ofteco kaj daŭro, kaj tipologio. Rilate la lokon, oni povas aŭdi la bruon en unu orelo, en ambaŭ aŭ en la kapo. Rilate oftecon kaj daŭron, tinito povas aperi nur de tempo al tempo aŭ senĉese. Laŭ ĝia tipologio, oni povas malkovri, ke la bruo estas sinkronigita kun la korpulsado aŭ la spirado [2].
1. SAT perdis sian prezidanton , Libera Folio, 2011-12-27
2. Ĉu nura ĝenado aŭ vera malsano? , Esperanta Retradio, 2015-02-16
angle:
tinnitus
beloruse:
шум у вушах, тынітус
france:
acouphène
germane:
Tinnitus
pole:
szumy uszne {pl}
ruse:
тиннитус

administraj notoj