10Timor/o

10Timoro

GEOG Insulo de sudorienta Azio, norde de Aŭstralio, teritorio de Indonezio kaj Orienta Timoro: la plej grandaj vir-krokodiloj mezuras preskaŭ sep metrojn […] krom en Aŭstralio ili troviĝas ankaŭ en suda Barato, Srilanko, Papuo-Nov-Gvineo kaj Timoro [1].
1. Monato, Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj, 2015
angle:
Timor
beloruse:
Тымор
bulgare:
Тимор
ĉine:
帝汶岛 [DìwènDǎo], 帝汶島 [DìwènDǎo]
france:
Timor
germane:
Timor
indonezie:
Timor
japane:
チモール島 [チモールしま]
katalune:
Timor
nederlande:
Timor
pole:
Timor
ruse:
Тимор
ukraine:
Тимор

10 Okcidenta Timoro

La okcidenta parto de la insulo Timoro, kiu plejparte (krom eksklavo) apartenas al Indonezio: Timoro estis okupita fare de Japanio de 1942 ĝis 1945 kaj Okcidenta Timoro iĝis parto de Indonezio post la Indonezia Milito de Sendependeco en 1949, dum Orienta Timoro estis portugala ĝis la deklaro de sendependeco en 2002 [2].
angle:
West Timor
france:
Timor occidental
germane:
Westtimor

10 Orienta Timoro RLN (TL)

GEOGPOL Ŝtato en sudorienta Azio en la insulo Timoro kun ĉefurbo Dilo; Respubliko Orienta Timoro, ĝis 1975 nomata Portugala Timoro, limanta kun Indonezio: la indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo [3]; lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj [4]; iuj landoj, kiuj sin trovis inter tiuj kun plej altaj indicoj pri infana mortokvanto en la mondo dum 1990 – inkluzive de Bangladeŝo, Butano […], Senegalo kaj Orienta Timoro – plibonigis la infanan postvivadon tiel multe, ke ili ne plu apartenas al tiu grupo [5].
3. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
4. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
5. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
angle:
East Timor, Timor-Leste, Democratic Republic of Timor-Leste
beloruse:
Усходні Тымор, Тымор-Лестэ
bulgare:
Източен Тимор
ĉine:
东帝汶 [Dōngdìwèn], 東帝汶 [Dōngdìwèn]
france:
Timor oriental
germane:
Osttimor, Demokratische Republik Timor-Leste
indonezie:
Timor Leste, Timor Timur
japane:
東チモール [ひがしチモール]
katalune:
Timor Oriental, República Democràtica de Timor Oriental
nederlande:
Oost-Timor, Timor-Leste
pole:
Timor Wschodni, Demokratyczna Republika Timoru Wschodniego
portugale:
Timor-Leste
ruse:
Восточный Тимор
ukraine:
Східний Тимор

administraj notoj