termik/a

termika

FIZ Rilata al varmo; varmoenergia, varmofenomena: hibridaj (termikaj/elektraj) veturiloj jam hodiaŭ estigas relative kredindan alternativon je la tradiciaj [1]; termika filmilo kapabla detekti kamuflitajn ĉeestojn [2]; la tuta marsa medio estas malamika al la homaro […] la tiea termika inercio estas multe pli malalta [3].
Rim.: E. Wüster proponis ankaŭ la formojn „varmoa“ kaj „varmala“ (kun neologisma sufikso -al, kiu devus substantivigi la radikon). [Sergio Pokrovskij]
VD:termo (varmbanejo), termoso (varmbotelo)
1. Cristina Casella: Italio ― Alternativaj veturiloj plimultiĝas, Monato, 2017/05, p. 22
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Imperio, strategoj kaj konflikoj
3. Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, Monato, 2010/08, p. 27
angle:
thermic
beloruse:
цеплавы, тэрмічны
ĉeĥe:
tepelný, termický
france:
thermique
germane:
thermisch
hispane:
térmico, térmica
hungare:
hő-, termikus
japane:
熱の [ねつの]
katalune:
tèrmic
nederlande:
thermisch
pole:
termiczny, cieplny
ruse:
тепловой, термический
slovake:
tepelný, termický
svede:
termisk
ukraine:
термічний, тепловий, термальний

administraj notoj