term/o PVEF

termo

ARKI
1.
Publika banejo varmigita per subplanka aerfluo: apoditerio estis en la antikva Romo ĉambro uzata kiel senvestiĝejo en la termoj [1]; gvidate de arkeologo, oni malkovros ĉi-maniere la komplekson de suburbaj termoj, kun belegaj dekoracioj kaj murpentraĵoj [2]; malnovaj termoj de Pompejo [3].
2.
(nuntempe) varmakva, kuraca banejo: grotbanejo de saniga termakvo, konstruita surbaze de la nature kreiĝintaj kavoj [4].
Rim.: Termo estas ankaŭ esprimo en matematika formulo.
beloruse:
тэрмы (лазьня)
ĉine:
1. 公共浴室 [gōnggòngyùshì]
germane:
1. Therme
japane:
[こう], 名辞 [めいじ]
nepale:
अवधि
pole:
termy {pl}
ukraine:
член (дробу, рівняння), терм

terma PVEF

Rilata al termo, al varma akvo de tia banejo: la sola varmakva fonto de Miskolc-Tapolca estas la Terma fonto, troviĝanta en la Grotbanejo [5].
Rim.: Iafoje oni trovas ankaŭ la formon termala: la partoprenantoj naĝis en termala akvo kaj refreŝiĝis en saŭno [6].
5. László Lénárt: La Grotbanejo de Miskolc-Tapolca
6. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
germane:
thermal

administraj notoj