teodice/o PIV1

teodiceo

REL Teologia problemo pri la ekzisto de malbono en la mondo, la demando (kaj provo ĝin respondi): kiel akordigi la tezon, ke Dio1.a estas bona, ĉioscia kaj ĉiopova, kun la reale observata malbono. Samtempe, la plej stumbla problemo por iu ajn religio — teodiceo — restas tute ne solvita, kaj sen solvo de ĝi nenia utopio sur teologia bazo aspektas alloga [1]; (figure) li riskas fariĝi moderna Gottfried Wilhelm Leibniz, konstruanta per aplombaj eŭfemismoj teodiceon en kiu la malbonoj de la financa senregulado kunproduktas la bonaĵojn de la kosmopolitismo-revekiĝo [2]. SUP:pravigo
1. Nikolao GUDSKOV: Teologia utopio, Monato, 2008, №009456
2. Perry ANDERSON: De solidareco al supereco: Eŭropo fronte al la germana hegemonio, Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
angle:
theodicy
beloruse:
тэадыцэя
france:
théodicée
germane:
Theodizee
pole:
teodycea
ruse:
теодицея, богооправдание

administraj notoj