10tatar/o PIV1
10tataro
- 1.
-
Ano de mezepoka tribo aŭ hordo, laŭ iuj tjurka,
laŭ aliaj mongoleda, kiu popolo, venkite de
Ĉingisĥano, konsistigis gravan parton de lia
militistaro.
Rim.: Sekve, en la historiaj fontoj de la venkitaj kaj najbaraj popoloj la vortoj „mongolo “ kaj tataro estis uzataj kiel sinonimoj.
- 2.
- Ano de iu el diversaj mezepokaj etnoj tjurkaj, plejparte kipĉakaj, kiuj formis la nacian bazon de la Ora hordo.
- 3.
- Ano de tjurka popolo, la dua plej multenombra en Rusujo: ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj [1]; en la proksima Karabolka vilaĝo loĝis 15 500 Tataroj la plejparto de la loĝantoj mortis tro frue [2].
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- angle:
- Tatar
- beloruse:
- татарын
- bulgare:
- татар
- ĉeĥe:
- tatar
- ĉine:
- 鞑靼人 [Dádárén], 韃靼人 [Dádárén], 塔塔尔族 [tǎtǎěrzú], 塔塔爾族 [tǎtǎěrzú], 达子 [dázi], 達子 [dázi]
- france:
- tatare
- germane:
- Tatare
- hungare:
- tatár
- japane:
- タタール人 [タタールじん]
- nederlande:
- tartaar
- pole:
- Tatar Tatar
- portugale:
- tártaro
- ruse:
- татарин
- slovake:
- tatar
- turke:
- Tatar
- ukraine:
- татарин
10tatara
- Rilata al tataroj: per mallongaj fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj Metrop ; la konata vojaĝisto-esploranto Jaques Thevenot, konatiĝinte kun la mirinda facileco de la tatarlingva strukturo, — proponis por faciligi studon de la ekzistantaj naturaj lingvoj — modifi ilian gramatikon laŭ la modelo de la lingvo tatara [3].
3.
Ernest Drezen: Zamenhof, Aglutina karaktero de esperanto
- germane:
- tatarisch
10Tatarujo
- 1.
- Mezepoke, nomo per kiu diversaj fremdaj popoloj nomis la tutan Mongolan imperion: Mi pripensis nobelan taĉmenton arigi, ⫽ Kaj forlasi por ĉiam distrikton, patrujon, ⫽ Elmigri, milit-iri Moskvon, Tatarujon [4].
- 2.
- La tjurka imperio devenanta el la regno de Batuo, kaj disfalinta en la 15a jc en la Kazanan, Astraĥanan, Krimean kaj Siberian ĥanujojn, kiuj ĉiuj nomis sin tataraj. Ora hordo
- 3.
- Subŝtato en la orienta parto de la eŭropa Rusujo, kies ĉefurbo estas Kazano. Volga-Kama Bulgarujo
- angle:
- 1. Tartary 2. Tataria 3. Tatarstan
- beloruse:
- 1. Татарыя 2. Арда 3. Татарыя, Татарстан
- ĉine:
- 鞑靼斯坦共和国 [dádásītǎngònghéguó], 韃靼斯坦共和國 [dádásītǎngònghéguó]
- france:
- Tatarie, Tatarstan
- germane:
- Tatarstan
- hungare:
- Tatárföld 1. Mongol Birodalom 2. Tatár Birodalom
- nederlande:
- 2. Tartarije
- pole:
- Tatarstan
- ruse:
- Татария, Татарстан 2. Орда
krimea tataro
- angle:
- Crimean Tatar
- beloruse:
- крымскі татарын
- bulgare:
- кримски татар
- france:
- Tatar de Crimée (subst.)
- germane:
- Krimtatare
- hungare:
- krimi tatár
- nederlande:
- Krimtartaar
- pole:
- krymski Tatar
- ruse:
- крымский татарин