taksimetr/o SPV
taksimetro
- 1.
- Aparato kalkulanta la prezon de taksiveturo laŭ pasinta tempo aŭ trairita distanco: oni devas pagi nur la monsumon montritan de la taksimetro [1].
- 2.
- (arkaismo) Taksio provizita per taksimetro1: la du angloj prenis taksimetron de la stacidomo al la hotelo kaj la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko [2].
1.
Deka universala kongreso de Esperanto:
Manlibro de la kongresano, 1914
2. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
2. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
- angle:
- taximeter
- beloruse:
- таксомэтар, лічыльнік (у таксі)
- ĉeĥe:
- taxametr
- ĉine:
- 計價器 [jìjiàqì], 计价器 [jìjiàqì]
- france:
- taximètre
- itale:
- tassametro
- japane:
- タクシーメーター, 料金自動表示器 [りょうきんじどうひょうじうつわ]
- pole:
- taksometr, licznik taksówkowy
- slovake:
- taxameter
- ukraine:
- таксометр, лічильник (у таксі і т.п.)