9taksi/o PV

9taksio

AUTTRA Privata aŭto kun ŝoforo, je dispono de la publiko, por veturigi klientojn kontraŭ pago: bonvolu iri en la lastan taksion kaj sidiĝu flanke de Sinjoro Brown TAA ; pasaĝero, por li nekonata, prenis la tie atendantan taksion, verŝajne li mendis la veturilon ; Joĉjo ĵus trovis la glureklamilon, sur kiun Stefano notis la numeron de sia unua taksio, kaj parolis kun la taksioficejo ChR ; mi trajne iris ĝis la itala marborda urbeto Bordighera, kaj tie luis taksion por la dudek-minuta vojaĝo al la princlando [1]; en Vilnius funkcias 68 taksio-kompanioj: taksioj tamen nur malfacile troveblas [2]; la ĉefstrato de Cárdenas […] similas abelujon kie biciklotaksioj kaj ĉaroj interbatalas por la strioj de bitumo [3]. VD:buso1, fiakro, tramo1
angle:
 taxi
beloruse:
 таксі
france:
 taxi (véhicule)
germane:
 Taxi
hebree:
 מונית, טקסי (מונית)
hungare:
 taxi, bérkocsi
indonezie:
 taksi
itale:
 taxi, tassì
katalune:
 taxi
nederlande:
 taxi
perse:
 تاکسی
pole:
 taksówka, taxi, taryfa (pot.)
portugale:
 táxi
rumane:
 taxi
ruse:
 такси
svede:
 taxi
turke:
 taksi
ukraine:
 таксі

taksiejo

TRA Loko, kie taksioj haltas, atendante veturontojn: en la apuda taksiejo nun troviĝis tri veturiloj, li eniris la unuan ; mi paŝis […] eksteren kune kun la alvenintaj pasaĝeroj, al la taksiejo [4].
angle:
 taxi stand
france:
 station de taxis
germane:
 Taxistand
indonezie:
 pangkalan taksi
itale:
 stazione dei taxi
katalune:
 parada de taxi
perse:
 ایستگاه تاکسی
pole:
 postój taksówek
portugale:
 ponto de táxi
turke:
 taksi durağı

taksiisto

Homo, kiu profesie ŝoforas taksion: tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas ĉe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. KrM ; oni informiĝis ĉe taksiistoj CKv ; Ivo […] pagis relative altan sumon al la taksiisto kaj petis lin atendi ĉe la elirejo ChR .
angle:
 taxi driver
beloruse:
 таксіст
ĉeĥe:
 drožkař
france:
 chauffeur de taxi, taxi (chauffeur)
germane:
 Taxifahrer
hebree:
 נהℷ מונית
hungare:
 taxis, taxisofőr
indonezie:
 sopir taksi
itale:
 tassista, taxista
katalune:
 taxista
nederlande:
 taxichauffeur
perse:
 رانندهٔ تاکسی
pole:
 taksówkarz, taryfiarz (pot.)
portugale:
 taxista, motorista de táxi
ruse:
 таксист
slovake:
 taxikár
turke:
 taksici, taksi şoförü

akvotaksio

TRA Boato aŭ ŝipeto uzata kiel taksio: ĉe la ŝtonmoleo mi ekvidis ĉirkaŭ cent motorajn akvotaksiojn [5].
5. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
france:
 bateau taxi
germane:
 Wassertaxi
indonezie:
 taksi air
katalune:
 vaixell-taxi
turke:
 su taksisi

administraj notoj

pri taksi/o :
  Esplorindas la e-a vortuzo pri aliaj vetureblecoj: kunveturo, luaŭto, car sharing,
  Uber...
  [WD]
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ejo: Mankas verkindiko en fonto.