Ŝlejer/o

Ŝlejero

1.
PERS Germana romkatolika pastro, germane: Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko: li [Zamenhof] parolis pri Ŝlejer, pli frua pioniro de l’ ideo mondlingva VivZam ; kiel dirintus Ŝlejero, „Menade bal, Cifali bal[1].
2.
(figure) Regema, maldemokratia persono (aludo al la diktatoreca sinteno de Ŝlejero1 rilate al la volapuka lingvokomunumo): ĉar mi neniel intencas iĝi lingva papo aŭ diktatoro aŭ ŝlejero, permesu ke mi prezentu sisteme kaj resume miajn argumentojn.
1. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
angle:
1. Schleyer
beloruse:
Шляер
france:
1. Schleyer
germane:
1. Johann Martin Schleyer 1. Schleyer
pole:
1. Schleyer
ruse:
1. Шлейер

ŝlejera

Rilata aŭ apartenanta al Ŝlejero: Zamenhof akre kritikis la ŝlejeran idiomon [2].
beloruse:
шляераў
pole:
dot. Schleyera
ruse:
шлейеров

administraj notoj

ŝ~a: Mankas dua fontindiko.