9ŝenopraz/o Z PV
9ŝenoprazo
- Specio de ajlo (Allium schoenoprasum), uzata kiel spicherbo; kun mallarĝe bulbforma radiko, el kiu kreskas unu aŭ du, 5 ĝis 50 cm altaj, ronde tubetoformaj folioj kun diametro inter 2 kaj 6 mm, kun globformaj floraroj el 30 ĝis 50 trinombraj, duseksaj, kloŝformaj, hele violkoloraj floroj, kies ses folietoj havas kontrastan malhelan mezan strion: prepari [...] ovaĵon kun ŝenoprazo [1]; ŝenoprazo fajnigas ĉefe ovaĵojn, salatojn, kazeon kaj buterpanon, por bona gusto necesas rikolti la planton antaŭ la apero de floroj [2].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam
ĝusta
2. Vikipedio, Ŝenoprazo
3. Jerzy Opioła, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Allium_schoenoprasum_a1.jpg
2. Vikipedio, Ŝenoprazo
3. Jerzy Opioła, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Allium_schoenoprasum_a1.jpg
- angle:
- chives
- beloruse:
- цыбуля скарада, цыбуля рэзанец
- bulgare:
- див лук
- ĉine:
- 細香蔥 [xìxiāngcōng], 细香葱 [xìxiāngcōng], 虾夷葱 [xiāyícōng], 蝦夷蔥 [xiāyícōng], 韭黃 [jiǔhuáng], 韭黄 [jiǔhuáng]
- france:
- ciboulette
- germane:
- Schnittlauch
- hungare:
- metélőhagyma, snidling
- itale:
- erba cipollina
- japane:
- チャイブ, アサツキ
- latinece:
- Allium schoenoprasum
- nederlande:
- bieslook
- pole:
- szczypiorek
- portugale:
- cebolinha
- ruse:
- шнитт-лук, лук-резанец, лук-скорода
- svede:
- gräslök
- ukraine:
- цибуля-скорода
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.