studi/o PIV1

studio

1.
Produktejo de bildo- aŭ sonodokumentoj, filmoj ks: akompanas ŝin ordinaraj akordoj, generitaj en studio, konservataj ciferece, prezentataj laŭtparolile [1]; enstudia publiko [2].
2.
(figure) Kompanio posedanta studiojn1: „La mondo de Nemo“ […], lasta superproduktaĵo de la studioj Disney kaj Pixar [3]; reĝo Zog I komisiis al arkitektura studio en Florenco, Italio, la planadon de la moderna urbo [4].
1. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
2. Monato, Roberto Pigro: Konkurso videble notinda, 2011
3. F. Mazoyer, trad. V. Lutermano: Konsekro de la mutaciulo, le Monde diplomatique, 2004-01
4. Monato, Bardhyl Selimi: Tirano 400-jaraĝa, 2014
beloruse:
студыя
ĉeĥe:
studio (filmové| televizní)
france:
studio d'enregistrement
germane:
Studio
japane:
スタジオ [すたじお], 放送室 [ほうそうしつ], 撮影所 [さつえいじょ]
slovake:
štúdio
ukraine:
студія

filmstudio, filmostudio

KIN Studio por farado de filmoj: en Hengdian […] troviĝas 13 filmstudioj [5]; Lappar, la Antikristo“ estas lia tria filmo, produktis ĝin filmstudio Index en Lodzo [6].
5. Monato, Chen Yinhua: Evoluanta filmejo Hengdian, 2008
6. T. Chmielik: Esperanta Antikristo..., La Ondo de Esperanto, 2003:2 (100)
beloruse:
кінастудыя
germane:
Filmstudio

fotostudio

KIN Studio por fotado: unu estis dungito de vestovendejo kaj la alia havis okupon en fotostudio [7].
7. Bu Tieli: Ilia vivo ŝanĝiĝis, El popola Ĉinio, 2003-03
beloruse:
фатастудыя
france:
studio de prise de vue, studio photographique
germane:
Fotostudio

kinostudio, kinstudio

Studio por farado de kinofilmoj: televido estis komencanta kaŭzi perdojn al kinstudioj [8]; li laboris en la Tallinna kinostudio [9].
beloruse:
кінастудыя
france:
studio de cinéma
germane:
Filmstudio

muzikstudio

Sonstudio: Esperanto-Muzik-Studio Vinilkosmo [10].
10. D. E. Wickström: Retpaĝo de Eurokka, [vidita en 2007-03]
beloruse:
музычная студыя
france:
studio d'enregistrement sonore
germane:
Tonstudio

radistudio, radiostudio

RAD Studio por farado de radielsendaĵoj: la regiona radiostudio en Pardubice invitis […] la prezidantinon de [por] viva interparolo [11].
11. -: Radio-elsendo..., Informilo 2005-6
beloruse:
радыёстудыя
france:
studio radiophonique
germane:
Radiostation

sonstudio

MUZ Studio por farado de sonregistraĵoj, precipe muzikaj: oni povos havi ĝisdatan sonstudion en sia hejmo [12].
12. K. Miner: taglibro, 2006-03-28
beloruse:
музычная студыя
france:
studio d'enregistrement sonore
germane:
Tonstudio

televidstudio

KIN Studio por farado de televidfilmoj: la Centra Televidstudio (nomo de televidfirmao) [13].
13. Shi Chengtai: La palaj tagoj sen kiso, Penseo, 1995-02, numero 56a
beloruse:
тэлестудыя
france:
studio de télévision
germane:
Fernsehstudio

administraj notoj