stigmat/o PIV1

stigmato

1.
REL Marko, ofte sanganta, lasita sur haŭto de manoj kaj piedoj kaj flanko pro vundoj, kiel tiuj kiujn suferis Jesuo Kristo dum sia pasiono: la scivolemo ja puŝis okulumi deproksime la sangantajn stigmatojn [1].
2.
(figure) Karakterizaĵo, ĉu efektiva ĉu kalumnia, apartiganta iun de la socio: la plimulto de la indianaj lingvoj, forte markitaj de la stigmato de longa koloniado, trovas sin reduktitaj ĝis la kategorio de minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj [2]; infanoj, kiuj grandparte estas solecaj kaj daŭre vivas kun stigmato de koŝmaro neniam forigebla [3]; por iel jam antaŭbatiĝe malaperigi la stigmaton alportotan de riproĉoj pri la esperantismaneco, la aŭtorino plurloke emfazas, ke la esperantismo […] estas teme plene ekster la limoj de ŝia esploro [4]. VD:brulmarko, handikapoANT:favoro2
1. Pastro Duilio Magnani: Sankta Pio el Pietrelcina, Espero Katolika, 2002:5-6
2. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
4. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
beloruse:
стыгма, стыгмат
ĉeĥe:
jizva, skvrna, stigma, znak
france:
stigmate
germane:
Stigma
hispane:
estigma (marca, señal)
japane:
傷跡 [きずあと], 聖痕 [せいこん]
pole:
stygmat, piętno, znamię
slovake:
jazva, stigma, znak, škvrna
ukraine:
рубець або пляма на шкірі (від рани, опіку, віспи і т.п.), стигмат, пляма, ганьба, клеймо

stigmati

Provizi per stigmato: (figure) ili pro diversaj kialoj ne povas sekvi la aliulojn, por ne stigmati tiun postrestadon, la Kristandemokrata Partio nun volas instali novan lernejo-specon [5]. VD:brulmarki, etikedi, miskreditigi
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio, 2012
beloruse:
стыгматызаваць
germane:
stigmatisieren, ausgrenzen
pole:
stygmatyzować

administraj notoj