*stabl/o PV
*stablo
- 1.
- Tablo por metia laboro; metitablo: la potisto […] laboras sur la stablo [1]; tornilo kaj lignaĵista stablo [2]; oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro [3]; la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno [4]; stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj [5]; tornostablo [6].
- 2.
Subporta kunmetaĵo el traboj servanta kiel bazo.
- a)
- Movebla kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj por subporti tabulon, tabularon, plankon.
- b)
-
Movebla tripieda aŭ kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj
por subporti prilaboratan pentraĵon; pentrostablo:
la pentristo […] staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por
aranĝi la stablon
[7].
Rim.: En teksto de 1896 troviĝas la vorto „staflio“: granda amaso da pentraĵoj, kiuj kovris la stafliojn kaj starigilojn [8].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 18:3
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
8. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo

- angle:
- 1. workbench 2.a trestle, support, stand 2.b easel
- beloruse:
- 1. варштат, станок 2.a козлы, станіна, штатыў 2.b мальбэрт
- bulgare:
- 1. работна маса 2.a скеле 2.b триножник
- ĉeĥe:
- dílenský stůl, koza, podstavec, pracovní deska, pracovní stůl, stojan
- france:
- 1. établi, banc (de tourneur, menuisier) 2.a tréteau 2.b chevalet
- germane:
- 1. Werkbank torno~o: Drehbank. 2.a Gestell 2.b Staffelei
- hispane:
- chevalet 1. mesa de trabajo 2.b caballete
- hungare:
- 1. munkapad torno~o: esztergapad. 2.a állvány 2.b festőállvány
- japane:
- 仕事台 [しごとだい], 作業台 [さぎょうだい], 台 [たい], 架台 [かだい], 構脚 [かまあし], 画架 [がか], イーゼル
- katalune:
- 1. taula de treball 2.a cavallet (general) 2.b cavallet (per a teles)
- nederlande:
- 1. werkbank 2.a schraag, stellage 2.b ezel (v.schilder), schildersezel
- pole:
- sztaluga, warsztat (stół roboczy)
- ruse:
- 1. верстак, станок 2.a штатив, станина, козлы 2.b мольберт
- slovake:
- lešenie, podstavec (hoblice), ponk, pracovný stôl, stojan
- ukraine:
- верстат, станок, мольберт, козли
ĉenstablo
Organizo kaj ekipaĵo, per kiu fabrikataĵoj estas vice portataj al sinsekvaj postenoj, kie okazas la sinsekvaj prilaboroj: li enkondukis novajn labormetodojn de produktado (ĉenstablo ktp), kiuj altigis la produktivecon [9]; la robotoj kapablas plenumi ĉenstablajn taskojn, kiel specigado de produktoj [10].
9.
Monato, Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj, 2012
10. J.-J. Wintraecken: Dungoficejo por robotoj, Monato, 2017:06
10. J.-J. Wintraecken: Dungoficejo por robotoj, Monato, 2017:06
- beloruse:
- канвэер
- france:
- chaine de production
- germane:
- Fließband
- japane:
- ベルトコンベア
- pole:
- linia montażowa
- ukraine:
- конвеєр