1spiral/o PV

spiralo

1.
MAT[1](nerigora difino) Ebena kurbo, prezentanta la trajektorion de punkto, kiu rondiras ĉirkaŭ fiksa punkto kaj samtempe malproksimiĝas de ĝi. SUB:arĥimeda spiralo, logaritma spiralo; VD: Ne konfuzu kun: helico.
2.
Kurbo pli-malpli samforma, ofte neebena, foje eĉ en formo de helico: la spiralo de ŝtuparo en turo PIV1 ; (figure) Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo [2]; (figure) la spiralo de la salajroj kaj de la prezoj en inflacia procezo PIV1 ; spirala konko de heliko; spirala vojo, ŝtuparo; ŝranko kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj [3]; aŭtuna vento pelis mortintajn foliojn kaj turnadis ilin spirale ĉirkaŭ nevidebla akso.
angle:
 spiral
beloruse:
 сьпіраль
ĉeĥe:
 spirála
france:
 spirale
germane:
 Spirale
hispane:
 espiral
hungare:
 spirál, csavarvonal, csigavonal
katalune:
 espiral
pole:
 spirala
ruse:
 спираль
slovake:
 závit, špirála
ukraine:
 спіраль

spirala

Havanta proksimuman formon de spiralo: spirala galaksio [4].
beloruse:
 сьпіральны, сьпіралепадобны
france:
 spiralé
germane:
 spiralförmig
ukraine:
 спіральний, ґвинтовий, мат. гелікоїдальний

spirali

(ntr)
Moviĝi laŭ spirala kurso, prezenti spiralan formon: li vidis la brilantan vaporon spiralantan supren el la rivero [5].
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
beloruse:
 рухацца па сьпіралі
france:
 spiraler
ukraine:
 рухатися, обертатися по спіралі, клуботатися, клубочитися (про дим)

arĥimeda spiralo

MATMatVort
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo `rho=k theta`. VD:Arĥimedo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


arĥimeda spiralo
angle:
 Archimedes['] spiral
beloruse:
 архімэдавая сьпіраль
france:
 spirale d'Archimède
germane:
 Archimedische Spirale
hungare:
 archimedesi spirál
pole:
 spirala Archimedesa
ruse:
 архимедова спираль

hiperbola spiralo

MAT
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo `rho=k/theta`: hiperbola spiralo estas transcenda ebena kurbo ankaŭ sciata kiel reciproka spiralo [6].

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


hiperbola spiralo
angle:
 hyperbolic spiral
beloruse:
 гіпэрбалічная сьпіраль
france:
 spirale hyperbolique
germane:
 hyperbolische Spirale
pole:
 spirala hiperboliczna
ruse:
 гиперболическая спираль

logaritma spiralo

MAT
Spiralo 1, kies polusa ekvacio estas de la tipo `rho=e^(k theta)`. VD:logaritmo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


logaritma spiralo
angle:
 logarithmic spiral
beloruse:
 лягарытмічная сьпіраль
france:
 spirale logarithmique
germane:
 logarithmische Spirale
hungare:
 logaritmikus spirál
pole:
 spirala logarytmiczna
ruse:
 логарифмическая спираль

administraj notoj

pri hiperbola ~o:
Fonto trovenda. [MB]
pri logaritma ~o:
Fonto trovenda. [MB]
arĥimeda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
logaritma ~o: Mankas dua fontindiko.
logaritma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.