sovet/o

soveto

POL
1.
Revolucia popolkonsilio memregada en Rusujo dum la revolucioj de 1905a kaj 1917a jaroj, kiun la bolŝevistoj rigardis novtipa formo de ŝtatregado: la 1a de marto de 1917, la Soveto de Petrogrado aperigis ties Ordonon Numero 1a, kiu instigis la militistojn obei ties ordonojn anstataŭ tiujn de la provizora registaro [1].
2.
En la Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR), deputitaro formanta superan organon, kiu gvidas ŝtaton, respublikon, gubernion aŭ distrikton: rebaloto al sovetoj Metrop ; la duĉambra parlamento estis anstataŭigita fare de la supera soveto de Estona SSR (25-a de aŭgusto 1940 ĝis 1990) [2].
Rim.: La vorto devenas de la rusa vorto „совет“ (konsilio).
angle:
soviet
beloruse:
савет
ĉeĥe:
sovět
ĉine:
苏维埃 [sūwéiāi], 蘇維埃 [sūwéiāi]
france:
soviet
germane:
Sowjet
hungare:
szovjet, tanács
japane:
ソビエト, 労農評議会 [ろうのうひょうぎかい]
nederlande:
sovjet
portugale:
soviete
ruse:
совет (орган власти в СССР)
slovake:
soviet
ukraine:
рада

soveta

Rilata al sovetoj: dum la soveta regado estis pli simple konstrui aparatojn, ĉar tiam estis pli facile akiri la necesajn partojn [3]; dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo [4]; dum soveta okupacio Litovio perdis ĉirkaŭ 800 000 homojn [5].
3. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 21
4. Antanas Grincevičius: Sobriga propono, Monato, 2000/12, p. 15
5. Laimius Stražnickas: Ĉu finfine kompenso?, Monato, 2000/10, p. 7
beloruse:
савецкі
ĉeĥe:
sovětový, týkající se sovětu
ĉine:
苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián]
france:
soviétique
germane:
sowjetisch
japane:
ソビエトの [そびえとの]
pole:
radziecki, sowiecki (pot., obraźl.)
ruse:
советский
slovake:
sovietsky
ukraine:
радянський

Sovetunio

GEOGHIS Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj: lin delonge interesas Sovetunio Metrop ; la 22an de junio 1941 Germanio komencis militon kontraŭ Sovetio [6]; superpotencoj kiaj Usono kaj Sovetunio ne sukcesis venki en Vjetnamio aŭ en Afganio [7]; fine de aŭgusto 2010 Moldavio festis 19 jarojn da sendependeco post la kolapso de Sovetunio [8].
SIN:Sovetio
6. Monato, Antanas Grincevičius: Helene Holzman
7. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27
8. Monato, Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj
angle:
Soviet Union
beloruse:
Савецкі Саюз
ĉine:
苏联 [Sūlián], 蘇聯 [Sūlián], 苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián]
france:
Union soviétique
germane:
Sowjetunion
hungare:
Szovjetunió
nederlande:
Sovjetunie
pole:
Związek Socjalistycznych Republik Radzieckich, Sowiety (pot., obraźl.)
ruse:
Советский Союз
turke:
Sovyetler Birliği

Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR)

GEOGHIS Federacia ŝtato, ekzistinta de 1922 ĝis 1991 sur plej granda parto de la teritorio de eksa Ruslanda Imperio, kiu, en 1990, konsistis el Ruslanda Federacio, Ukrainujo, Belorusujo, Moldavujo, Litovujo, Latvujo, Estonujo, Kartvelujo, Armenujo, Azerbajĝano, Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Taĝikujo, Kirgizujo: Mi rakontas al ili pri konstruado de l' socialismo en USSR kaj oni aŭskultas min atenteme Metrop ; nuntempe popolistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj „junaj reformistoj”, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio, kaj malantaŭ ili, kompreneble, staris la malamikaj okcidentaj landoj, kiuj konspiris por pereigi la karmemoran Union de Sovetiaj Socialismaj Respublikoj [9]. TUT:Eŭropo, Azio,
angle:
Union of Soviet Socialist Republics, Soviet Union, USSR
beloruse:
Савецкі Саюз, Саюз Савецкіх Сацыялістычных Рэспублік, СССР
ĉine:
苏维埃, tr. 蘇維埃 [Sūwéi'āi], 苏, tr. 蘇 [sū]
france:
Union des républiques socialistes soviétiques, Union soviétique, URSS
germane:
Sowjetunion, Union der sozialistischen Sowjetrepubliken, UdSSR
hungare:
Szovjetunió, Szovjet Szocialista Köztársaságok Szövetsége, SZU
nederlande:
Sovjetunie
pole:
Związek Socjalistycznych Republik Radzieckich, Sowiety (pot., obraźl.), ZSRR
portugale:
União das Repúblicas Socialistas Soviéticas, URSS
ruse:
Советский Союз, Союз Советских Социалистических Республик, СССР
turke:
Sovyetler Birliği, Sovyet Sosyalist Cumhuriyetler Birliği, SSCB

administraj notoj