simbioz/o
simbiozo
- 1.

Kuniĝo de du aŭ pluraj organismoj je ĉies avantaĝo:
likeno estas simbiozo de algo kaj fungo;
trufoj […], kiel aliaj tiaj fungoj ekvivas en simbiozo kun arboj, ĉe
tio la fungoj estas en kontakto kun la radikoj, per tio okazas interŝanĝo de
substancoj
[1];
koralaj rifoj estas blankigataj de la detruo de sia simbiozo kun zooxanthellae
(algoj)
[2].
- 2.
- (figure)
Simila kunprofitiga kuniĝo de pluraj partioj:
la germano-turkaj rilatoj datumas je la […] tempo de la germana
Imperio kaj de la otomana Imperio, kiuj tiam simbioze vivas pro sia strategia
komplementeco
[3];
judigitaj tamazirtoj partoprenis la konkeron de la iberia duoninsulo, metante
tiel la fundamentojn de aparta simbiozo inter judoj kaj Islamanoj,
karakterizaĵo de hispan-araba kulturo
[4];
[per] ligo de dekstremaj konservativuloj (kiuj ekzistas en la tuta
okcidenta kaj norda Eŭropo) kaj naciismaj revoluciaj grupoj, do
brutal-razkapuloj (kiuj ekzistas precipe en orienta Eŭropo), NPD sukcesis
krei simbiozon de la du ideologioj
[5].
asocio,
sintezo1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La granda kulinara mensogo
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, COP21: Klimata debato preteratentas niajn oceanojn
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Malkonstruo de mita historio
5. Monato, Stefan Maul: Bruna marĉo, 2009

- angle:
- symbiosis
- beloruse:
- сымбіёз
- ĉeĥe:
- soužití, spolužití, symbióza
- ĉine:
- 共生 [gòngshēng], 共栖 [gòngqī], 共棲 [gòngqī], 共同生活 [gòngtóngshēnghuó], 共生关系 [gòngshēngguānxi], 共生關係 [gòngshēngguānxi]
- france:
- symbiose
- germane:
- Symbiose
- hungare:
- együttélés, szimbiózis
- japane:
- 共生 [きょうせい]
- nederlande:
- symbiose
- perse:
- همزیستی
- pole:
- symbioza, współżycie
- ruse:
- симбиоз
- slovake:
- spolužitie, symbióza
- ukraine:
- симбіоз, співжиття, вдале поєднання