10Silezi/o

10Silezio

GEOGHIS Mezeŭropa historia regiono, kiu nuntempe apartenas al Polujo (plejparte), al Ĉeĥujo kaj al Germanujo: la mongol[a…] mondimperio […] estis preskaŭ fariĝonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj ĉe Liegnitz en Silezio antaŭ ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Ĥano [1]; Ĉeĥio […] konsistas el tri historiaj partoj: Bohemio (okcidente), Moravio (oriente) kaj parto de historia Silezio (nord-oriente) [2]; post la disfalo de Aŭstrio-Hungario Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio (kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Subkarpatio) [3].
1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo (2)
3. Monato, Julius Hauser: Vojo malfacila al sendependeco
angle:
Silesia
beloruse:
Сілезія
ĉeĥe:
Slezsko
ĉine:
西里西亚 [Xīlǐxīyà], 西里西亞 [Xīlǐxīyà]
france:
Silésie
germane:
Schlesien
hispane:
Silesia
itale:
Slesia
japane:
シロンスク地方 [シロンスクちほう]
latine:
Silesia
pole:
Śląsk
slovake:
Sliezsko
ukraine:
Сілезія (реґіон)

10silezia

Rilata al Silezio, la Silezianoj kaj okcidentslava lingvo: la sudsilezia urbo Vroclavo Kon11 ; aparte menciinda estas la Silezia Teatro, kiu en 1968 partoprenis en la Festivalo de Esperanto-teatroj [4].
germane:
schlesisch

10sileziano

Iu el Silezio: la silezianoj deklaris sin popolo ne laŭ teritoriaj kriterioj (ekz. loĝado de vojevodioj sileziaj kaj apudaj), sed laŭ sia aparteno al aparta kulturo, nek pola nek germana, nur silezia [5].
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
germane:
Schlesier

10Malsupra Silezio (PL‐02)

La nordokcidenta parto de la historia Silezio ĉe la mezo de Odro; iama prusa provinco; nuna provinco en la sudokcidento de Pollando. Vroclavo […] estas la ĉefa, plej granda urbo en malsupra Silezio Kon11 .
angle:
Lower Silesia
france:
Basse-Silésie
germane:
Niederschlesien
pole:
Dolny Śląsk

administraj notoj