sibarit/o PV

sibarito

(malofte)
Homo tro amanta la komforton: la vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris PatrojFiloj ; lifto lacigas kaj sibaritigas VaK . VD:diboĉulo, epikurano2, hedonisto
angle:
 sybarite
beloruse:
 сыбарыт, спешчаны
ĉeĥe:
 požitkář, rozkošník, sybarita, zhýčkanec
france:
 sybarite
germane:
 Sybarit, Schlemmer
hungare:
 szibarita, élvhajhász, puhány
katalune:
 sibarita (subst.)
nederlande:
 sybariet
ruse:
 сибарит
slovake:
 pôžitkár, rozkošník, rozmaznanec
ukraine:
 сибарит

sibaritismo

(malofte)
Ĝuisma vivmaniero de sibarito: unuflankaj estas ĉiuj civilizoj de l’ Oriento, la ĉina kun sia izolismo, etiketo, sobreco kaj oficialismo […] la persa kun sia sibaritismo, komercemo, mesiismoj kaj cedemo al fremdaj influoj [1].
1. T. Margul, trad. K. Śliwiński: Kial Valoras Konadi Orienton?, [vidita en 2012]
ĉeĥe:
 sybaritství, vyhledávání pohodlného života
france:
 sybaritisme
germane:
 Sy­ba­ri­tis­mus
slovake:
 vyhľadávanie pohodlného života
ukraine:
 сибаритство

administraj notoj