separ/o

separo

JUR Laŭleĝa apartigo, i.a. izoligo (tempa aŭ dumviva) de geedzoj, de povoj...: [tio] validas por la edz(in)o, kaze de separo, divorco aŭ vidv(in)iĝo [1]; disigo de povoj aŭ separo de povoj estas la principo, ke la povoj de la ŝtato estu disigataj inter diversaj instancoj, tiu ĉi principo originas el la libro „La spirito de la leĝoj“ (1748) de Charles Montesquieu [2]. SUB:divorco
angle:
legal separation (of spouses)
beloruse:
разьдзельнае пражываньне
ĉeĥe:
rozluka manž. bez práv. zániku
ĉine:
分立 [fēnlì], 三权分立 [sānquánfēnlì], 三權分立 [sānquánfēnlì]
france:
séparation (conjuguale)
germane:
Trennung (Ehe), (Gewalten)teilung
hungare:
elkülönítés, különválasztás (házastársaké)
itale:
separazione (lex)
japane:
夫婦別居 [ふうふべっきょ]
nederlande:
echtscheiding, scheiding
pole:
separacja
ruse:
раздельное жительство супругов
slovake:
manželský rozvod
ukraine:
сепарація, відокремлення, відділення, поділ

separi

(figure) Apartigi: ĉevalino[n…] oni elpelas ĝin al la paŝtejo, separite de sia idĉevalo ; en la komenco de la rezolucio oni difinas kreadon kiel religian konvinkon kaj do tute distingeblan kaj separeblan de la scienco [3].
beloruse:
разьдзяляць, аддзяляць
ĉine:
分离 [fēnlí], 分離 [fēnlí]
germane:
separieren
japane:
別居させる [べっきょさせる]
pole:
separować
ukraine:
сепарувати, відокремлювати, відділяти, виносити рішення про окреме проживання подружжя

separismo

POL Politika movado por apartigi parton de ŝtato en aŭtonoman unuon: separismo povas esti faktoro por malstabiligi aferojn geopolitikajn kaj ekonomiajn [4]; tiu, kiu interesiĝas pri separismo, legu „The Breakdown of Nations“ (La disrompo de nacioj) [5].
beloruse:
сэпаратызм
ĉine:
分离主义 [fēnlízhǔyì], 分離主義 [fēnlízhǔyì]
germane:
Separatismus
pole:
separatyzm

administraj notoj

pri separ/o :
  Necesas koherigi la sencojn JUR (separo), POL (separismo). LA ĉi-lastan oni nomas ankaŭ
  separatismo, ĉu do ni havas ankaŭ radikon separat/
  aŭ ĉu oni analizu ĝin separ/at/ kiel PIV?
  [WD]
~i : Mankas verkindiko en fonto.