Sanmarin/o RLN

Sanmarino (SM)

GEOGPOL Ŝtateto en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Sanmarino, enklavo en Italujo; teritorio de Respubliko Sanmarino: ankoraŭ NATO bezonas la membrecon de Liĥtenŝtejno, Monako kaj Sanmarino [1]; San-Marino, Seborgo troviĝas tute interne de Italio [2]; se oni ferias en Rimini, aŭ en iu ajn parto de Italio, oni facile povas fari tuttagan ekskurson al San Marino [3].
Rim.: Por eviti misanalizon la nedividita skribmaniero „Sanmarino“ estas preferebla. La aliaj estas ŝuldataj al la nacilingva duvorta formo, sed la nomo ne rilatas al saneco, sed al Sankta Marinus, kiu laŭ la legendo fondis la respublikon ĉirkaŭ la jaro 300.
1. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Ampleksa NATO
2. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
3. Monato, Garvan Makaj': Viziti mikroŝtatojn
angle:
San Marino
beloruse:
Сан-Марына
bulgare:
Сан Марино
ĉine:
圣马力诺 [Shèngmǎlìnuò], 聖馬力諾 [Shèngmǎlìnuò], 圣马利诺 [Shèngmǎlìnuò], 聖馬利諾 [Shèngmǎlìnuò]
france:
Saint-Marin
germane:
San Marino
indonezie:
San Marino
itale:
San Marino
japane:
サンマリノ
latinece:
Marinusia
nederlande:
San Marino
pole:
San Marino, Najjaśniejsza Republika San Marino
portugale:
San Marino

administraj notoj