sakrilegi/o PV , sakrileg/o Far1

sakrilegio, sakrilego

REL
Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko: vi diras la veron ‐ jesis Hiram ‐ sed tio estas sakrilego!... [1]; forpelu la malbonajn konsilantojn, kiuj vin puŝas al la sakrilego de l' temploj [2]. VD:blasfemi, profani
angle:
sacrilege
beloruse:
кашчунства, блюзнерства, сьвятатацтва
ĉeĥe:
rouhání, svatokrádež
ĉine:
亵渎神明 [xièdúshénmíng], 褻瀆神明 [xièdúshénmíng], 恶用 [wùyòng], 惡用 [wùyòng], 渎神 [dúshén], 瀆神 [dúshén]
france:
sacrilège (acte)
germane:
Entweihung, Frevel, Lästerung, Schändung, Sakrileg
hispane:
sacrilegio
hungare:
szentségtörés
itale:
sacrilegio
japane:
冒涜 [ぼうとく], 涜聖 [とくせい], 不敬な行為 [ふたかしなこうい], 無礼 [なめ]
nederlande:
heiligschennis
pole:
świętokradztwo
portugale:
sacrilégio
ruse:
кощунство, святотатство
slovake:
svätokrádež
ukraine:
блюзнірство, святотатство

sakrilegia, sakrilega

Malrespekta, atenca al sanktaĵo: ĉiu el ni mortus same, kiel plej ordinara krimulo, se li sakrilege proksimiĝus al la altaro [3].
angle:
sacrilegious
beloruse:
блюзьнерскі
ĉeĥe:
rouhačský, svatokrádežný
france:
sacrilège (adj.)
hispane:
sacrílego
itale:
sacrilego (agg.)
japane:
冒涜的な [ぼうとくてきな], 神聖を汚す [しんせいをけがす], 無礼な [ぶれいな], 罰当たりな [ばちあたりな]
pole:
świętokradczy
ruse:
кощунственный, святотатственный
slovake:
rúhačský, svätokrádežný
ukraine:
блюзнірський, святотатський

sakrilegii, sakrilegi

(ntr)
Fari sakrilegion: loĝantoj de mia nomeso invadis la teritorion de la provinco Ka kaj sakrilegis la statuton de l' dio Sebak [4]; ne permesu al viaj soldatoj sakrilegi la sanktejojn kaj ataki la pastrojn [5].
angle:
commit sacrilege
beloruse:
блюзьнерыць
ĉeĥe:
páchat svatokrádež, rouhat se
ĉine:
亵渎神明 [xièdúshénmíng], 褻瀆神明 [xièdúshénmíng]
france:
profaner, commettre un sacrilège
germane:
entweihen, freveln, lästern, schänden, ein Sakrileg begehen
hispane:
hacer un sacrilegio
hungare:
szentségtörést követ el
itale:
commettere un sacrilegio
japane:
涜聖をはたらく [とくせいをはたらく], 冒涜を行う [ぼうとくをおこなう], 神聖を汚す [しんせいをけがす]
nederlande:
heiligschennis plegen
pole:
popełnić świętokradztwo
ruse:
кощунствовать, святотатствовать
slovake:
dopustiť sa svätokrádeže, rúhať sa

sakrilegiulo

Atencinto kontraŭ sanktaĵo: Seneca, kiu komprenis, ke oni komisias al li la rolon de premisto, sakrilegiulo kaj rabisto, rekte rifuzis [6].
angle:
sacrilegist
beloruse:
блюзьнер
france:
profanateur, sacrilège (pers.)
itale:
sacrilego (sost.)
japane:
冒涜者 [ぼうとくしゃ], 無礼者 [ぶれいもの], 罰当たり [ばちあたり]
pole:
świętokradca
ruse:
святотатец

administraj notoj