rubeol/o PIV1
rubeolo
Kontaĝa virusa infanmalsano
kaŭzanta malfortan febron, inflamon de faringo, de kapaj limfonodoj, de konjunktivo,
rimarkebla pro ruĝaj haŭtmakuloj:
se graveda virino malsaniĝus je rubeolo
dum la unuaj 17 semajnoj de la gravedo,
la feto riskas gravan cerbdamaĝon
[1];
ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de
unu jaro kaj kutime ĝi estas kombinita kun vakcinoj kontraŭ rubeolo kaj parotido
[2];
ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj
ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn
al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur
[3];
la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti:
rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo
[4].
morbilo,
skarlatino
1.
K. G. Gustafsson:
Ruza kamparano kaj ruĝa hundo, 2011-10-14
2. Monato, Vladimir Lemelev: 2020: la mondo sen morbilo?
3. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas
4. Vikipedio, Katarakto
2. Monato, Vladimir Lemelev: 2020: la mondo sen morbilo?
3. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas
4. Vikipedio, Katarakto
- angle:
- Rubella, German measles
- beloruse:
- чырвонка, краснуха
- ĉeĥe:
- rubeola, zarděnky
- ĉine:
- 德国麻疹 [Déguómázhěn], 德國麻疹 [Déguómázhěn], 風疹 [fēngzhěn], 风疹 [fēngzhěn]
- france:
- rubéole
- germane:
- Röteln
- indonezie:
- campak jerman, rubela, rubeola
- japane:
- 風疹 [ふうしん]
- katalune:
- rubèola
- latinece:
- Rubella
- pole:
- kur (med.), rubeola
- ruse:
- краснуха
- slovake:
- rubeola, ružienka
- ukraine:
- краснуха, червона висипка
administraj notoj
pri
~o:
Laŭ germana Wikipedia la signifo de la vorto „Rubeola“ varias inter
lingvoj:
germana: Röteln (Rubella), angla Masern (Morbilli, morbilo), sed
ankaŭ Scharlach (Rubeola scarlatinosa, skarlatino). La difino
priskribas la unuan.