rotor/o SPV

rotoro

TEK Parto de maŝino kun grandaj padeloj aŭ aliaj pecoj (aloj) turniĝantaj ĉirkaŭ nabo, ekzemple turbino, helico de helikoptero...: ili tamen donacis plastan ludilon, per kiu mi tirante ŝnuron povis ŝvebigi helikopteran rotoron aeren, kutime ĝis la pinto de unu el la pomarboj HMS ; en „Praktika Bildvortaro de Esperanto“ helico estas parto de aeroplano […] kaj rotoro estas parto de helikoptero [1]; la afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino [2].

granda kaj malgranda rotoroj de ventmuelilo en Amrum, Norda Frislando
CC BY-SA 4.0  [3]
1. Aaron: vortfarado: helikoptero, soc.culture.esperanto, 1993-04-28
2. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, ĉapitro 10a. - 2006
3. Frank Schulenburg, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Amrumer_Windmühle_(2018).jpg
angle:
rotor
beloruse:
ротар
ĉeĥe:
nosná plocha helikoptéry
france:
rotor
germane:
Rotor
japane:
回転子 [かいてんし], 回転翼 [かいてんよく], ローター
katalune:
rotor
nederlande:
rotor
pole:
rotor, wirnik
ruse:
ротор
slovake:
rotor (motora), viaclistová vrtuľa
ukraine:
ротор

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.