rotang/o PIV1
rotango
- 1.
- Sudazia palmo kun rektaj malpezaj fortikaj tigoj, el kiuj oni faras objektojn kaj meblojn, precipe el genro Calamus, sed ankaŭ el aliaj genroj de tribo Calameae: la ĉapo […] estas farata el bambuo, folioj kaj rotangoj [1]. vimeno
- 2.
- Ties tigoj uzataj kiel materialo, aparte por plektaĵoj: kanapoj el rotango [2]; simpla balaileto el salikaĵoj, kunligitaj per rotangaĵoj [3]; ŝi prenas la rotango-faskon, kiu pendas surmure apud la nigra tabulo kiel minaca memorigo, sed ŝi ne forte batas [4].
1.
-: Silka vilaĝo kaj konusĉapa vilaĝo,
Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno,
2012
2. Manĝejoj kaj Salonoj, Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono
3. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
4. Sten Johansson: Nova jarsento, Beletra Almanako, n-ro 27, okt. 2016, p. 18
2. Manĝejoj kaj Salonoj, Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono
3. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
4. Sten Johansson: Nova jarsento, Beletra Almanako, n-ro 27, okt. 2016, p. 18
- angle:
- rattan
- beloruse:
- ратан, ратанг
- ĉine:
- 藤条 [téngtiáo], 藤條 [téngtiáo]
- france:
- rotin
- germane:
- Rattan, Rotang 2. Peddigrohr
- japane:
- トウ
- latinece:
- 1. Calamus
- pole:
- kalamus, rotang
- ukraine:
- ротанг, ротан, ротангова пальма, індійська тростина