represi/o
represio
Amasa persekuto de politikaj kontraŭuloj aŭ de suspektata
socia, politika aŭ etna grupo:
rezulte de la Dua Mondmilito, de represioj kaj elmigrado la
kvanto kaj la konsisto de la loĝantaro
(de la urbo Ventspils) multe ŝanĝiĝis
[1];
post malvenko de Kronŝtadta ribelo en 1921 la
bolŝevika registaro komencis ondon de represioj kontraŭ
anarkiistoj
[2];
germanoj nomis tiujn eventojn „Bromberger
Blutsonntag“,
komencante represiojn
[3].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru subpremo.
- angle:
- political repression
- beloruse:
- рэпрэсія
- france:
- répression
- germane:
- Repression
- nederlande:
- repressie, onderdrukking
- pole:
- represja
- ruse:
- репрессия
represii
(tr)
-
Submeti al represio:
la oratoro postulis senkompate represii la eksnobelojn,
alilandanojn kaj aliajn kaŝitajn malamikojn de la
revolucio;
represiitaj popoloj.
subpremi
- angle:
- repress
- beloruse:
- рэпрэсаваць, душыць (перан.)
- ĉine:
- 压制 [yāzhì], 壓制 [yāzhì], 鎮壓 [zhènyā], 镇压 [zhènyā]
- france:
- réprimer
- germane:
- unterdrücken
- nederlande:
- onderdrukken
- pole:
- represjonować