rentgen/a

rentgena

TEKMED
Koncernanta elektromagnetan radiadon kun ondolongoj sub 10 nm, uzataj i.a. por radioskopio: en 1895 Wilhelm Röntgen malkovris la tiel nomatajn X-radiojn aŭ rentgenradiojn, kiujn ĝis nun oni sukcese uzadas por ĝusta kaj frua diagnozado de tuberkulozo [1]; gama-radioj tre parencas kun la iomete malpli danĝeraj tiel nomataj rentgenaj aŭ X-radioj [2]; la unuaj tutkorpaj skaniloj, funkciantaj per rentgena radiado, estas utiligataj en flughavenoj por malkovri suspektindajn objektojn [3]. VD:ikso
1. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
2. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
3. Monato, Evgeni Georgiev: Skanado ĝena kaj kancerogena, 2013
angle:
X-ray
beloruse:
рэнтгенаўскі
france:
rayon X
germane:
Röntgen-
pole:
rentgenowski
rumane:
razelor X

administraj notoj