puzl/o

puzlo

PIV1
1.
SPO Ludo konsistanta el diserigita bildo kun la celo denove kunmeti la bildon: en britaj butikoj mi vidis dinosaŭrajn afiŝojn, librojn, balonetojn, puzlojn [1]; libroj, kasedoj, CD, te-ĉemizoj, puzloj konsistigos la premiojn [2]. SIN:ĵigoVD:mozaiko, tangramo
2.
(figure) Problemo, enigmo konsistanta el pluraj elementoj, kiujn oni devas kunmete solvi: ni renkontas ses ĉefrolulojn, ĉiun en sia karcero, kiuj […] kunlaboras por eskapi el la inkubejo, ĉiu el ili havas elementon utilan por eliri la puzlon [3]; mozaiko de urboj kaj vilaĝoj […] similas al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon [4]; li troviĝas antaŭ tre dolĉversaj puzloj, tre belsonaj vortoj, tre graciaj kaj tute malbanalaj rimoj, sed laŭsence ofte nedeĉifreblaj poemoj [5]; malkovrante la veron, la historio galopas de krizo al krizo, la disigitaj pecoj de la puzlo ekkoheras, kaj post fina, fantasta klimakso, la rezono triumfas [6].
1. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
3. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
4. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
5. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
6. A Giridhar Rao: La triumfo de rezono, Monato, 2000/10, p. 30-31
angle:
jigsaw puzzle, puzzle
beloruse:
галаваломка, пазл
ĉeĥe:
hlavolam, puzle, skládačka, hádanka
ĉine:
拼图 [pīntú], 拼圖 [pīntú], 拼板玩具 [pīnbǎnwánjù], 拼图玩具 [pīntúwánjù], 拼圖玩具 [pīntúwánjù]
france:
puzzle
germane:
1. Puzzle 2. Geduldsspiel
hispane:
puzle
hungare:
kirakós játék, puzzle
japane:
パズル, ジグソーパズル
katalune:
puzle
nederlande:
puzzel
pole:
puzzle
portugale:
quebra-cabeça, puzzle
rumane:
puzzle
ruse:
головоломка
slovake:
pazle, skladačka
ukraine:
пузлі, складанка, мозаїчна головоломка (гра)

puzlero

Unuopa tia peco, el kiuj konsistas puzlo: la disaj frazoj trafis lin kiel puzleroj, kiujn lia menso klasis interrilatige [7]; la kovrilo kun puzleroj kaj verdaj steloj bone aspektos en propagandaj ekspozicioj [8].
angle:
tile (puzzle)
beloruse:
фрагмэнт (галаваломкі)
germane:
Puzzleteil
pole:
puzzle klocek
rumane:
puzzle bloc

administraj notoj