primus/o SPV

primuso

KUI Negranda senmeĉa kuirmaŝino, funkcianta per bruligo de vaporigita petrolo (keroseno aŭ benzino) inventita en 1892 de svedo Frans Wilhelm Lindqvist. Primusoj estis uzataj en la kuirejoj de urbaj multloĝejaj domoj ĝis la mezo de la 20ª jc, antaŭ la disvastiĝo de gasaj retoj, vendado de likvigita gaso en gasujoj kaj elektraj forneloj. mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon Metrop ; Margarita […] turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis [1]. VD:bolkruĉo, temaŝino
potingo
brulilo
hejtilo
altiĝa tubo
brulaĵujo
pumpilo
tipa primuso
CC BY-SA 3.0  [2]
Rim.: La vorto „primuso“ devenas de la varmarko de la sveda firmao „Primus“, kiu unua komencis produkti primusojn. Tiuj kuiraparatoj baldaŭ disvastiĝis internacie, kaj ankaŭ aliaj firmaoj komencis produkti similajn. Tamen komunlingve oni kutimas ilin ĉiujn nomi „primuso“j. La firmao plu ekzistas, kaj produktas diversajn varojn, ankaŭ porteblajn kuirilojn; ili portas la varmarkon „Primus“, tamen plejparte ne estas la primusoj atestitaj en la intermilitaj verkoj.
beloruse:
прымус
ĉeĥe:
petrolejový vařič
france:
réchaud
germane:
Primuskocher, Campingkocher
hungare:
gyorsfőző, gázrezsó, spirituszfőző, primusz
japane:
携帯用石油こんろ [けいたいようせきゆこんろ]
nederlande:
komfoor
perse:
پریموس
pole:
prymus, kuchenka turystyczna
portugale:
fogareiro, réchaud
ruse:
примус
slovake:
petrolejový varič
ukraine:
примус (гасовий нагрівальний прилад)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.