postfiks/o
postfikso
- 1. ↝
Ĉia afikso metata
post
la radiko, interalie
sufikso aŭ
finaĵo:
participoj, antaŭ- kaj postfiksoj, la prepozicioj kaj
mallonga vortlisto kompletigas la strukturajn klarigojn
[1].
- 2.
Simile al postfikso1, ĉiu el
diversaj kromaĵoj (kromsignoj, funkciaj simboloj ktp)
metataj post la ĉefa parto de tuto:
EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per
elektitaj klavoj aŭ per antaŭsignoj/postsignoj
(nomataj
„prefiksoj“ kaj
„postfiksoj“ de Jurio en EK), signoj
tajpendaj antaŭ aŭ post C, G, H, J, S kaj U
por produkti
Esperantajn literojn
[2];
tiu notacio nomiĝas postfiksa, ĉar la operacioj
staras
post la operaciatoj
(pli tradicia nomo estas „postmeta
operaciskribo“).
[3]
1.
Franz-Georg Rössler: El svedaj plumoj, Internacia Pedagogia Revuo, 1997:2
2. Bertilo Wennergren: Esperanto en Vindozo
3. Reinhard Fössmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, Notoj de kurso farita dum SUS 22 en Hradec Králové (CZ) 2000-06-10/12
2. Bertilo Wennergren: Esperanto en Vindozo
3. Reinhard Fössmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, Notoj de kurso farita dum SUS 22 en Hradec Králové (CZ) 2000-06-10/12
- beloruse:
- постфікс
- nederlande:
- achtervoegsel
- pole:
- końcówka, przyrostek
- ruse:
- постфикс
administraj notoj
~o
:
Mankas verkindiko en fonto.