poligami/o Z PV
poligamio
- 1.
Stato de iu havanta samtempe plurajn edz(in)ojn: Young […] regis kaj la eklezion kaj la ŝtaton kiel teokratia gvidanto, li ankaŭ diskonigis la antaŭe sekretan praktikon pri plurala geedziĝo, formo de poligamio [1]; ŝario […] punas gravedecon ekstere de geedzeco, kaj dum poligamio estas permesata, poliandrio ne estas [2].
monogamio
bigamio
- 2.
Delikto de tiu, kiu vivas poligamie sub leĝaro, kiu tion malpermesas; alternative, leĝa sistemo, kiu permesas tian vivmanieron.
- angle:
- polygamy
- beloruse:
- палігамія
- ĉeĥe:
- mnohoženství, polygamie
- france:
- polygamie
- germane:
- Polygamie
- hungare:
- poligámia, többnejűség, többférjűség
- japane:
- 複婚 [ふくこん], , 多婚性 [たこんせい]
- katalune:
- poligàmia
- nederlande:
- polygamie
- perse:
- چندهمسری، تعدد زوجات
- pole:
- 1. wielożeństwo, poligamia 2. poligamia
- portugale:
- poligamia
- ruse:
- полигамия, многожёнство
- slovake:
- mnohoženstvo
- ukraine:
- багатошлюбність, полігамія
poligamiulo
-
Tiu, kiu vivas poligamie:
pavoj estas poligamiuloj [3].
- angle:
- polygamist
- ĉeĥe:
- polygamista
- france:
- polygame (subst.)
- germane:
- Polygamist
- hungare:
- poligám
- katalune:
- polígam (subst.)
- nederlande:
- polygamist
- perse:
- چندهمسر
- pole:
- poligamista {m}, poligamistka {f}
- slovake:
- polygamista
- ukraine:
- багатоженець
administraj notoj
pri
poligami/o :
La originala redakto de la artikolo tekstas nur "pluredzineco". Koncerna kunmetaĵo ne ekzistas ĉe la radiko "edz", sed ĝi certe estas enkondukinda, se tamen estas bonaj ekzemploj. Ŝajnas al mi, ke tiaj kunmetaĵoj (duedzeco, ktp) estas iom tro streĉitaj. Ili ankaŭ ne troviĝas en PIV. [MB]