8plast/o SPV

plasto

TEK Ĉiu substanco el la moderna grupo de la labormaterialoj, kreitaj surbaze de naturaj aŭ sintezitaj polimeroj, kapablaj akiri necesan formon sub premo en alta temperaturo, kaj konservi ĝin post malvarmigo: oni faras el plasto telerojn, mantelojn, korpojn de aŭto ktp. la lokomotivo konsistas ne nur el ŝtalo sed ankaŭ el aluminio kaj GFK, speciala plasto fortigita per fibroj [1]; pupo el plasto [2]; por enĉambra bonsajo oni elektas malprofundan ujon el ceramiko aŭ plasto [3]; oni ŝparas 60 % da energio, se oni produktas tiajn botelojn el recikligita plasto kaj ne rekte el nafto [4]; averaĝa aŭto havas 1,5 tunojn da ŝtalo kaj plasto por transporti homon 80-kilograman [5]; plastosaketoj [6]; en la 19a jarcento la usona presisto John Wesley Hyatt produktis la unuan naturan plaston, nome celuloidon [7]; oni produktas etilenon el nafto, el etileno polietilenon kaj el tiu la diversajn objektojn el plasto [8]. VD:plastika
1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
3. Monato, Saliko: Kultivi bonsajon
4. Monato, Walter Klag: G-ran-da sukceso
5. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj
6. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten
7. Monato, Walter Klag: Plasto planta
8. Monato, Walter Klag: Plasto planta
angle:
plastic
beloruse:
плястык, плястмаса
ĉeĥe:
plast, plastická hmota
ĉine:
塑胶 [sùjiāo], 塑膠 [sùjiāo], 塑料 [sùliào]
france:
plastique (substance)
germane:
Kunststoff, Plaste
hispane:
plástico
hungare:
műanyag
indonezie:
plastik
japane:
プラスチック [ぷらすちっく], 可塑性物質 [かそせいぶっしつ]
nederlande:
plastic, kunststof
pole:
plastik, tworzywo sztuczne
portugale:
plástico
rumane:
plastic
ruse:
пластик, пластмасса
slovake:
plastická látka, umelá hmota
svede:
plast
ukraine:
пластмаса, пластик

plasta

1.
El plasto: la kovrado per plasta membrano povas antaŭenigi la floradon, la maturiĝon kaj la fruktoproduktiĝon de la plantoj [9]; oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn [10]; la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj [11]; plastaĵoj [12].
2.
(figure) Plasteca: ilia tuta organizo ŝajnas fariĝinta plasta, kaj emas deiri iomete de la gepatra tipo [13].
9. Huang Yinbao: Efiko de kovrado per plasta membrano..., Scienca Revuo, 1994:1 (164), p. 56a-60a
10. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
11. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
12. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon
13. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a
beloruse:
1. плястыкавы, плястмасавы 2. плястычны
ĉeĥe:
plastový, umělohmotný, z plastu
ĉine:
可成任何形状 [kěchéngrènhéxíngzhuàng], 可成任何形狀 [kěchéngrènhéxíngzhuàng]
france:
plastique (adj.)
germane:
Plaste-, plastisch
japane:
プラスチックの [ぷらすちっくの], 可塑性のある [かそせいのある]
pole:
plastikowy
rumane:
de plastic
slovake:
plastický
ukraine:
пластмасовий, пластиковий

plasteca

Simile al plasto modlebla, modifebla, facile ŝanĝanta sian formon; plasta2: ĉiu kliento devis meti siajn piedojn en ŝaŭme plastecan substancon, kiu tiam alprenis la formon de la piedo [14].
14. A. Kvinke: Pri kutimoj kaj kalsonoj, Monato, 2006:2, p. 26a
beloruse:
плястычны
france:
malléable, plastique
germane:
plastisch
pole:
plastyczny
rumane:
plastic

administraj notoj