polimer/o PVEF
polimero
- 1.
Granda molekulo kunmetita el ofte samspecaj
molekuloj (monomeroj) en formo de ĉeno aŭ branĉiĝo:
mesaĝista RNA estas polimero, ĉeno el
nukleotidoj
[1];
por malhelpi metalkorodon, oni uzas kromato-pigmenton, ŝajnas bona ideo kombini
tion kun memriparaj ecoj de polimeroj
[2];
ni vizitis firmaon, kiu produktas polimerajn pavimŝtonojn
[3];
la botoj de atletoj […] estas kudritaj el polimeraj materialoj, kiuj
elaste tegas la muskolojn kaj intensigas ilian laboron
[4].
- 2.
Substanco, konsistanta el tiaj molekuloj.
1.
Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 2011
3. La Ondo de Esperanto, Osmo Buller: Ekologio kaj folkloro
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Olga Ŝilajeva: Olimpikoj: kolektiĝas pacaj batalantoj
2. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 2011
3. La Ondo de Esperanto, Osmo Buller: Ekologio kaj folkloro
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Olga Ŝilajeva: Olimpikoj: kolektiĝas pacaj batalantoj
- angle:
- polymer
- beloruse:
- палімэр
- ĉeĥe:
- polymer
- ĉine:
- 聚合物 [jùhéwù], 聚合体 [jùhétǐ], 聚合體 [jùhétǐ]
- france:
- polymère
- germane:
- Polymer
- hungare:
- polimer
- japane:
- 重合体 [じゅうごうたい], ポリマー
- katalune:
- polímer
- nederlande:
- polymeer
- perse:
- پلیمر
- pole:
- polimer
- portugale:
- polímero
- ruse:
- полимер
- slovake:
- polymér
- ukraine:
- полімер