piranj/o PIV2
piranjo
- 1.
- Specio de serasalmo (Pygocentrus piraya), fiŝo kun mallonga, alta korpo kaj akregaj dentoj, per kiuj ĝi rapide povas elŝiri karnopecojn, eĉ de grandaj mamuloj; ĝi vivas en riveroj de Suda kaj Centra Amerikoj: piranjoj aŭ Segildentaj salmoj […] loĝas en riveroj de Sudameriko, ĉefe en Amazonio, ĉe la rivero Orinoko, la Gujanoj kaj Paragvajo, temas pri malgrandaj fiŝoj kun rondoforma kapo, kiuj estas helbluaj havante nigrecajn makulojn [1].
- 2.
- Iu el kvin genroj de rabofiŝoj el la familio serasalmedoj kun akregaj dentoj kaj rapida vundosaniĝo, i.a. serasalmo, pigocentro kaj pristobriko.
- 3.
- Rivero en Brazilo.
1.
Vikipedio, Piranjo
2. propra foto de Petra Karstedt / www.Tiermotive.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwarzerpiranha-01.jpg
2. propra foto de Petra Karstedt / www.Tiermotive.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwarzerpiranha-01.jpg
- beloruse:
- 1. піранья 2. піраньі 3. Піраньяс (рака)
- ĉeĥe:
- piraňa
- ĉine:
- 食人魚 [shírényú], 食人鱼 [shírényú]
- france:
- 1. piranha
- germane:
- 1. Piraya, Schwarzer Piranha, Chupita 2. Piranha (div. Gattungen)
- itale:
- 1. piraña, piraha (pesce) 2. pirañas, pirahas (pesci), serrasalmini 3. Rio Pirahas
- katalune:
- 1. piranya 2. Serrasalmus 3. Rio Piranhas
- latinece:
- 1. Pygocentrus piraya
- pole:
- 1. pirania 2. pirania
- portugale:
- 1. piranha 3. Rio Piranhas
- slovake:
- piraňa
- ukraine:
- піранья
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.