perknopter/o MT

perknoptero

ZOO
Granda birdo kun hela plumaro, nigraj flugilplumoj, nuda sulka oranĝflava kapo kaj kurba nigra bekpinto; specio el la familio akcipitredoj (Neophron percnopterus): ĉi tiujn abomenu inter la birdoj […] la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron [1]; Pacifika kurlo […] uzas ŝtonojn kiel iloj por malfermi [ovojn], kiel faras perknopteroj [2].
perknoptero fluganta
CC BY 2.0  [3]
angle:
Egyptian vulture
beloruse:
сьцярвятнік звычайны
ĉine:
白兀鷲 [báiwùjiù], 白兀鹫 [báiwùjiù]
france:
percnoptère
germane:
Schmutzgeier
latinece:
Neophron percnopterus
pole:
ścierwnik
rumane:
hoitar

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.