*penik/o FK

*peniko

1.
Ilo el fasko da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por skribi, ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo ks: ŝmirado per peniko FK ; la skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon [1]; [la] sinjorino febre sin ĵetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko [2]; eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [3].
2.
Kvasto: li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj [4]; veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj [5]; puf-seĝoj […] kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj FK .
3.
(evitinde) Beraro, grapolo: ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj [6]; li disdonis […] al ĉiu po unu […] peniko da sekvinberoj [7].
angle:
1. paintbrush, brush (art) 2. tassel 3. cluster
beloruse:
1. пэндзаль, квач 2. кутас 3. гронка
bulgare:
1. четка за рисуване
ĉeĥe:
štětec
france:
1. pinceau
germane:
1. Pinsel 2. Quaste 3. Traube
hispane:
1. pincel, brocha 2. borla, penacho 3. racimo
hungare:
1. ecset 2. bojt
katalune:
1. pinzell, brotxa 2. borla, plomall 3. raïm
nederlande:
1. penseel 2. kwast 3. tros (ontr.)
pole:
1. pędzel 2. frędzel, chwost (przest.) 3. grono, kiść
portugale:
1. pincel 2. borla
ruse:
кисть
slovake:
kystka, strapec, štetec
svede:
1. pensel
tibete:
ཞ་སྙུག་

peniki

(ntr)
Uzi penikon por pentri, glui ks.: vi verŝajne penikis per jodo lian aĉan vizaĝon [8].
angle:
paint, use a paintbrush
beloruse:
маляваць, мазаць (пэндзлем)
ĉeĥe:
natírat štětcem
france:
peindre (au pinceau)
germane:
pinseln
hispane:
pintar, pincelar
hungare:
ecsetel, beken ecsettel
katalune:
pinzellar
nederlande:
penselen
pole:
pędzlować, malować pędzlem
ruse:
мазать кистью
slovake:
natierať štetcom
svede:
pensla

administraj notoj