*Pask/o

*Pasko

REL
1.
Granda religia festo judisma por memorigi la eliron el Egiptujo: la Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo [1]; ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko [2]; ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero [3]; estis la Pasko kaj la festo de macoj [4].
2.
KRI La plej grava kristana festo por memorigi la releviĝon de Jesuo, moviĝanta festo kiu okazas dimanĉe, du tagojn post la Sankta Vendredo: kara estas ovo, kiam venas la Pasko PrV ; la jaro estas priskribita laŭ du grandaj religiaj cikloj de la romkatolika eklezio: la ciklo de Kristnasko kaj la ciklo de Pasko [5]; ili opinias, ke ĉiuj monatoj inkluzive de februaro devas esti egaligitaj al 30 aŭ 31 tagoj, kaj ke la ĉiujara determino de Pasko devas esti adaptita al la plej aktualaj kapabloj de l' scienco [6].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:2
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 34:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:5
4. La Nova Testamento, Marko 14:1
5. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj
6. E. Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, 1998:2, p. 11a
angle:
1. Passover 2. Easter
beloruse:
вялікдзень 1. пэсах
bulgare:
Великден
ĉeĥe:
Velikonoce
ĉine:
2. 复活节 [Fùhuójié], 復活節 [Fùhuójié]
france:
1. pessah 2. pâques
germane:
1. Pessach, Passa, Passah, Pascha, Pessachfest, Paschafest 2. Ostern, Osterfest
hungare:
húsvét 1. pészach
indonezie:
Paskah
japane:
復活祭 [ふっかつさい], 過越しの祭 [すぎこしのまつり]
nederlande:
Pasen 1. Paasfeest
pole:
1. Pascha 2. Wielkanoc
portugale:
Páscoa
rumane:
Paști
ruse:
Пасха, Светлое Воскресенье 1. еврейская Пасха, ветхозаветная Пасха
slovake:
Veľká noc
ukraine:
Пасха, Великдень

Paska semajno

KRI La unua semajno sekvanta la Paskan dimanĉon. VD:Sankta Semajno
angle:
Easter Week, octave of Easter
beloruse:
Велікодны тыдзень
bulgare:
седмицата преди Великден
ĉine:
神圣周 [shénshèngzhōu], 神聖週 [shénshèngzhōu]
france:
semaine de pâques
germane:
Osterwoche
hungare:
húsvét hete
indonezie:
Minggu Paskah
nederlande:
Paasweek
pole:
Wielki Tydzień
ruse:
пасхальная неделя, Светлая Седмица

administraj notoj

pri ~o:
    Nur la ĉi-tie duarange indikita kristana senco estas Fundamenta.
    Zamenhof tradukis Paskon nur en la kristana senco. Por la juda kaj
    la kristana festoj oni en la lingvoj FR, EN, DE kaj PL uzas malsamajn
    nomojn. Zamenhof uzis nur la kristanajn, evidente intence ellasis
    la judajn formojn, kiujn li minimume sciis en la germana lingvo.
    (Sole en la rusa lingvo, lia gepatra lingvo, uzatas unu sama vorto.)
    Ankaŭ en la jida kaj hebrea lingvoj oni nome distingas la du festojn
    (יסטער vs פסח) kaj (פסחא vs פסח). Vikipedio nomas la judan feston laŭ
    la hebrea prononco Pesaĥo. [Ulriko]
  
pri ~o:
    Sed ja la ekzemploj el MT venas el la traduko de Zamenhof, kie li ne uzis
    „Pesaĥo“, sed „Pasko“...
    [WD]
  
~a semajno: Mankas fontindiko.
~a semajno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.