pand/o PIV1

granda pando

ZOO Specio de grandaj mamuloj (Ailuropoda melanoleuca) plandopaŝaj, inter 100 kaj 150 kilogramojn pezaj, kun nigra-blankaj feloj, sin nutrantaj per bambuaj ŝosoj, vivantaj nur en Ĉinujo en Siĉŭano: granda pando, rara besto de Ĉinio [1].
beloruse:
панда вялікая
ĉine:
大熊猫 [dàxióngmāo], 大熊貓 [dàxióngmāo]
france:
panda géant
indonezie:
panda, panda raksasa
katalune:
panda gegant
latinece:
Ailuropoda melanoleuca
nederlande:
reuzenpanda
pole:
panda wielka
portugale:
panda-gigante, panda
rumane:
panda mare
ukraine:
велика панда

malgranda pando

ZOO Specio de mamuloj (Ailurus fulgens) proksimume 3 aŭ 4 kilogramojn pezaj, kun bruna dika felo, sin nutrantaj precipe el bambuoj, vegetaĵoj, insektoj, vivantaj de Nepalo ĝis okcidenta Ĉinujo.
beloruse:
панда малая
ĉine:
紅熊貓 [hóngxióngmāo], 红熊猫 [hóngxióngmāo]
france:
petit panda
indonezie:
panda merah
katalune:
panda petit
latinece:
Ailurus fulgens
nederlande:
kleine panda
pole:
panda mała
portugale:
panda-pequeno, panda
rumane:
panda roșu
svede:
kattbjörn, liten panda, mindre panda, röd panda
ukraine:
панда мала
Rim.: La sistematika loko de pandoj malstabilas. Oni metis la malgrandan pandon en la familion procionedoj, la grandan en la familion ursedoj, sed ankaŭ kreis por ambaŭ propran familion ailuredoj.

administraj notoj

malgranda ~o: Mankas dua fontindiko.
malgranda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.