okej, o kej

okej, o kej

(ekkrio)
Bone, konsentite, en ordo: okej, mi komprenas [1]; - do, ĉu ni iru? - okej! [2]; o kej, la manon al vi mi cedas [3].
Rim.: Bertilo Wennergren skribis en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ke la literumo okej estas erara kaj oni devus skribi o kej, ĉar oni ĉiam efektive elparolas la vorton kun akcento je la lasta silabo. [4]
Rim.: Konsiderinda kvanto da esperantistoj evitas ĉi tiun vorton, kaj preferas anstataŭe uzi alternativojn kiel bone, en ordo, enorde, kaj similaj.
1. Sequoia Edwards: La Chinuka Interlingvo Per Esperanto, paĝo 40a
2. Lode Van de Velde: Aspiroj, paĝo 157a
3. Paulo Silas: Responde al Nicola Ruggiero
4. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
angle:
 OK, okay
arabe:
 أوكي
france:
 OK, d'ac
germane:
 OK, okay
hebree:
 אוקיי
hispane:
 okey
nederlande:
 oké
ruse:
 окей

administraj notoj