8Nikaragv/o PIV1

8Nikaragvo RLN (NI)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Ameriko kun ĉefurbo Managvo; teritorio de Respubliko Nikaragvo, limanta kun Honduro, Kostariko kaj oceanoj: Atlantiko kaj Pacifiko: li laboris kiel volontulo inter la malriĉuloj en Nikaragvo [1]; li rakontis pri la landoj, en kiuj li estis konsulo – Japanio, Germanio, Nikaragvo [2]; la raporto indikis, ke Honduro, Kostariko kaj Nikaragvo atingis la statuson de ĉefaj trairo-landoj por la kontrabandaj narkotaĵoj [3].
1. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas
2. Monato, Julian Modest: Labirinto en ĉina loĝkvartalo
3. Monato, Evgeni Georgiev: Kreskanta Interret-minaco
angle:
Nicaragua
beloruse:
Нікарагуа
bulgare:
Никарагуа
ĉine:
尼加拉瓜 [Níjiālāguā]
france:
Nicaragua, République du Nicaragua
germane:
Nicaragua
hispane:
Nicaragua
indonezie:
Nikaragua
japane:
ニカラグア
nederlande:
Nicaragua
perse:
نیکاراگوا
pole:
Nikaragua, Republika Nikaragui
portugale:
Nicarágua
ukraine:
Нікараґуа
volapuke:
Nikaraguvän

nikaragva

Rilata al Nikaragvo: la Sandinista Fronto gvidis la lukton kontraŭ la diktaturo de la familio Somoza en Nikaragvo de 1978, tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 [4].
angle:
Nicaraguan
beloruse:
нікарагуанскі
france:
nicaraguayen, nicaraguayenne (adj.)
germane:
nicaraguanisch
hispane:
nicaragüense
nederlande:
Nicaraguaans
volapuke:
Nikaraguvänik

nikaragvano

Civitano de Nikaragvo: Martí avertas klare pri tiu minaco kiu dek[ ]kvin jarojn poste estos ripetita de sia samstilano modernisma nikaragvano Rubén Darío en lia poemo „Al Roosevelt[5].
angle:
Nicaraguan
beloruse:
нікарагуанец
ĉine:
尼加拉瓜人 [níjiālāguārén]
france:
Nicaraguayen, Nicaraguayenne (subst.)
germane:
Nicaraguaner, Nicaraguanerin
hispane:
nicaragüense
nederlande:
Nicaraguaan
volapuke:
Nikaraguvänan

administraj notoj