8Kostarik/o PIV1

8Kostariko RLN (CR)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Ameriko kun ĉefurbo San-Joseo; teritorio de Respubliko Kostariko, limanta kun Nikaragvo, Panamo kaj oceanoj: Atlantiko kaj Pacifiko: kial en Israelo ni havas nur du abonantojn, sed […] en Kostariko sep [1]? mi instruas bazan Esperanto-kurson en la plej grava universitato de Kostariko [2]; Honduro, Kostariko kaj Nikaragvo atingis la statuson de ĉefaj trairo-landoj por la kontrabandaj narkotaĵoj [3].
1. MonatoS. Maul
2. Monato, Hugo Mora: Instru-taksilo
3. Monato, Evgeni Georgiev: Kreskanta Interret-minaco
angle:
Costa Rica
beloruse:
Коста-Рыка
bulgare:
Коста Рика
ĉine:
哥斯达黎加 [GēsīdáLíjiā], 哥斯大黎加 [GēsīdàLíjiā], 哥斯达黎加 [gēsīdálíjiā], 哥斯大黎加 [gēsīdàlíjiā]
france:
Costa Rica, République du Costa Rica
germane:
Costa Rica
indonezie:
Kosta Rika
japane:
コスタリカ
pole:
Kostaryka, Republika Kostaryki
portugale:
Costa Rica

kostarika

Rilata al Kostariko: Kostarika Esperanto-Asocio [4].
beloruse:
кастарыканскі
france:
costaricain, costaricaine (adj.)
germane:
costaricanisch

kostarikano

Civitano de Kostariko: 1986: Kostarikano kun usona civitaneco Franklin Chang-Díaz startis sur la ferdeko de la Kosmopramo Columbia en sian unuan el rekordaj sep flugoj en la kosmon [5].
beloruse:
кастарыканец
france:
Costaricain, Costaricaine (subst.)
germane:
Costa Ricaner

administraj notoj