nekromanci/o SPV

nekromancio

Fantomaŭgurado, aperigo kaj pridemandado de spiritoj por sortodiveno: nekromancio estis vaste praktikita de Babilonanoj, Egiptanoj, grekoj [1]. VD:okultismo, spiritismo
1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „demono“, 1999-03
angle:
necromancy
beloruse:
нэкрамантыя
ĉeĥe:
předpovídání budoucnosti vyvoláváním mrtvých
france:
nécromancie
germane:
Nekromantie, Geisterbeschwörung, Séance
hungare:
halottidézés
japane:
降霊占い [こうれいうらない], 降霊術 [こうれいじゅつ], 口寄せ [くちよせ]
katalune:
nigromància
nederlande:
necromantie, dodenbezwering
pole:
nekromancja
slovake:
nekromancia
ukraine:
некромантія

nekromanciisto

Aŭguristo kiu aperigas kaj pridemandas spiritojn de mortintoj: malbonintencaj kritikantoj priskribas la seancojn, kiel kunsidojn de nekromanciistoj aŭ sorĉistoj [2].
2. A. Kardec, trad. A. K. Afondo Costa, trad. B. Silva: La Ĉielo kaj la Infero, Brazila Spiritisma Federacio, 1979
angle:
necromancer
beloruse:
нэкрамант
ĉine:
方士 [fāngshì]
france:
nécromancien, nécromant
germane:
Nekromant, Geisterbeschwörer, Schwarzkünstler
hungare:
halottidéző, szellemidéző
japane:
降霊占い師 [こうれいうらないし], 降霊術師 [こうれいじゅつし]
katalune:
nigromàntic, nigromant
nederlande:
dodenbezweerder, necromant
pole:
nekromanta

administraj notoj